Enkomputiligis Don HARLOW

Dio al mi: "Vi devas min ami, fil'! Jen, lezaj," ...

de Paŭlo VERLAINE

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

aperis en la nica literatura revuo, 3/3, p. 85


Dio al mi: "Vi devas min ami, fil'! Jen, lezaj,
Kaj kor' kaj flanko miaj, kiujn la lanco truas,
Miaj piedoj vundaj sur kiuj larmoj fluas
De Magdalena, miaj doloraj brakoj, pezaj

Sub viaj pekoj, filo! Vi vidas mian krucon
Kun najloj, gal' kaj spongo, kaj ĉio vin instruas
Ami, en tiu mondo, kie la karno ĝuas,
Nur mian Karnon, Voĉon, Parolon kaj Sangŝprucon.

Ĉu vin mi ja ne amis, eĉ se min mem konsumi,
Ho mia frat' en Patro, fil' mia en Spirito?
Kaj ĉu mi ne suferis laŭ sankta la skribito?

Ĉu mi ja ne ploregis vian angoron, ĉu mi
Ne ŝvitis ja la ŝviton de viaj noktoj, am'
Povra, kiu min serĉas, kie mi estas jam?"