Enkomputiligis Don HARLOW

-- Min amu! Min, la Kison radiantan senlime! ...

de Paŭlo VERLAINE

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

aperis en la nica literatura revuo, 3/3, p. 86


-- Min amu! Min, la Kison radiantan senlime!
Mi estas tiu lipo kaj estas ĉi palpebro,
Kiun vi diris, febla amiko, kaj ĉi febro
Vin turmentanta estas ankoraŭ mi! Maltime

Min amu! Supreniĝas, jes, mia am' sublime,
Ĝis kie via kapra ameto ne anhelas,
Kaj vin forportos, kiel leporon aglo ŝtelas,
Al timian' rosata de la ĉiel' intime.

Nokt' mia hela! Viaj okuloj en lunklaro!
Ho ĉi kviet' el lumo kaj akv' je stelotrem'!
Ĉi tuta senkulpeco kaj ĉi ripoz-altaro!

Min amu! Jen la vortoj solaj por vin konsoli,
Ĉar, ĉiopova Dio via, mi povas voli,
Sed jam nur volas povi, ke min vi amu mem.