Enkomputiligis Don HARLOW |
-- Aĥ, Dio! kio estas al mi? Jen, ve! mi larmas De eksterordinara jubil': en sama horo Voĉ' via min atakas per ĝuo kaj doloro, Kaj la dolor', la ĝuo, ĉio min same ĉarmas. Mi ridas, ploras, kiel se klarion' alarmas Por batalkampoj, kie mi vidas en sanktbildoj Anĝelojn bluajn, blankajn portataj sur glorŝildoj, Kaj tiu son' fiere min levas kaj ekarmas. Min tenas la ekstazo kaj tim' de elektiĝo; Ne inda mi, sed scias pri via pardonemo. Ha, kia pen', sed kia fervor'! Jen min memo Plena je preĝ' humila, kvankam vasta vertiĝo Konfuzas la esperon, kiun en min vi blovis, Kaj strebas mi tremanta... |
-- Povra anim', vi trovis."