Enkomputiligis Don HARLOW

Lulkanto

de Paŭlo VERLAINE

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

aperis en la nica literatura revuo, 3/3, p. 81


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Dormpeza delir',
Min premas obskuro.
Jam dormu, dezir',
Jam dormu, Espero!

Ne plu ia kon'.
Perdiĝas en foro
La bon' kaj malbon' ...
Ho trista l' afero!

Mi estas lulil'
Sen fin' pendolante
En tomba azil' ...
Silente, silent!

(8. Aŭg. 1873. "Saĝeco" I11,5).