Enkomputiligis Don HARLOW |
Poste, eliru! Fidu modeste l' am-arkanon, Per kiu vian karnon mi enas kaj spiriton, Kaj ofte faru, ofte, al mia dom' viziton, Por tie partopreni la Vinon, animsanon, Kaj, solan kvietigon de l' homa viv', la Panon, Por preĝi mian Patron, mian Patrinon, filo! Ke estu konsentite al vi, je l' ter-ekzilo, Esti la milda ŝafo donanta sian lanon, Esti l' infan' vestita per pura lin' senkulpa, Forgesi pri via eta esenco kaj memflato, -- Fine fariĝi iom simila, jes, al mi, Kiu, je l' temp' de tiuj Herodo kaj Pilato, De Judas kaj de Petro, similiĝis al vi Por, en suferoj, morti per morto la plej turpa! |