Enkomputiligis Don HARLOW

Kaj por vin rekompenci fervoran en ĉi devoj ...

de Paŭlo VERLAINE

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

aperis en la nica literatura revuo, 3/3, p. 88


Kaj por vin rekompenci fervoran en ĉi devoj
Tre dolĉaj, kiuj donas nedireblajn delicojn,
Mi igos vin gustumi sur ter' miajn primicojn:
Korpacon, amon de la malriĉo, kaj la revojn

Vesperajn, dum vi sentas trankvilajn esperlevojn
Kaj kredas trinki, laŭ la Promes', el la kaliko
Eterna, dum la luno glitas en blu-mistiko,
Kaj sonas l' Anĝelusoj, rozaj kaj nigraj mevoj,

Ĝis venos supreniĝo al mia glor-aŭroro,
La vekiĝad' en mia kutima korfavoro,
La kant' de miaj laŭdoj eĥantaj en ĉiamon,

Kaj la senfine daŭra ekstazo, la scienco,
Kaj esti en mi, kie radios, am-esenco,
Viaj suferoj -- fine miaj! -- en mian amon!