Enkomputiligis Don HARLOW

Respondis mi: "Sinjoro, vi diris pri mi vere," ...

de Paŭlo VERLAINE

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

aperis en la nica literatura revuo, 3/3, p. 85


Respondis mi: "Sinjoro, vi diris pri mi vere,
Ke mi vin serĉas kaj vin ne trovas. Sed mi, trampo,
Vin ami! Vidu, kiel mi kaŭras en ŝlimkampo,
Vi, kies amo ĉiam supriĝas flamfiere,

Ho ĉie soifata pacfonto, ho gvidlampo!
Ho ve! Nur vidu miajn batalojn fiajn, vere!
Ĉu mi adoru spuron de viaj paŝoj tere
Sur ĉi genuoj, sangaj je abomena rampo?

Kaj tamen mi vin serĉas en longaj blind-esploroj,
Ke mia honto povu per vin ombr' kovriĝi;
Sed ombron vi ne havas, vi kies am' supriĝi

Emas, fontan' trankvila, amara nur al koroj
Amantaj la damniĝon, ho vi, kiu lucernas
Krom por l' okuloj, kies palpebrojn kiso fermas!