Enkomputiligis Don HARLOW

Ĉielo super la tegment'...

de Paŭlo VERLAINE

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

aperis en la nica literatura revuo, 3/3, p. 82


Ĉielo super la tegment',
  lazure puras.
Kaj arbo super la tegment'
  la frondon lulas.

La sonoril' sub firmament'
  milde sonoras.
Kaj ie bird' sub firmament'
  la plendon ploras.

Ho Dio, Dio! tie ĉi
  vivo kvietas.
Tiun serenan bruon ĉi
  la urbo metas.

-- Kion vi faris, jena vi
  en plorkonsumo,
Nu, kion faris, jena vi,
  el via juno?

(16. Aŭg. 1873. "Saĝeco" III ,6). (1)


Piednotoj

(1) Muzikigita de G. Fauré kaj de Reynaldo Hahn. Helpis al mi la traduko de K. Kalocsay ("Eterna Bukedo", p. 227).