Enkomputiligis Don HARLOW |
-- Sinjor', mi timas. Mia animo tute tremas. Mi sentas, ke vin ami devas; sed kia vanto! Mi, tio ĉi, fariĝus, ho Di' , via amanto, Ho Justo, kies puro eĉ la virtulojn premas? Jes, kiel? Sed jen io la volbon ŝancelemas, Sub kiu mia koro enfosis la turmenton, Kaj jen mi sentas flui al mi la firmamenton, Kaj: "Kie do la vojo de mi al vi?" mi ĝemas. Ho helpan manon de vi, nur ke mi povu levi Tiun kaŭrantan karnon kaj menson el stuporo! Sed iam Diajn brakojn senti ĉe mia kolo Ĉu eble? Iam povi en via sin' retrovi, Sur via -- kiu estis ankaŭ la nia -- koro La lokon, kie kuŝis la kap' de l' Apostolo? |