Enkomputiligis Don HARLOW

Vintro (1)

de Paŭlo VERLAINE

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

aperis en la nica literatura revuo, 3/3, p. 83


Vere estas triste, finiĝas vere tro malice.
Aĥ! neeble esti ĝis tia grado malbonsorta.
Vere estas tro la naiva best' vundita mise,
Kiu vidas flui la sangon per rigardo morta.
London fumas, krias. Ho kia urbo ĉi biblia!
Gaso flame ŝvebas kaj ruĝas ŝildaj iluminoj.
Kaj domar' en sia terura ŝrumpinteco fia
Timinspiras, kiel senat' da etaj oldulinoj.
Hide saltas tuta paseo: jelp', miaŭo, kriĉo
En nebul' malpura kaj roza-flava de la Soho-j
Kun konfuza svarmo da all right, da indeed, da hao.
Ne, ĝi estas vere tro senespera martiriĝo,
Ne, finiĝas vere tro malfeliĉe, vere triste:
Ho, la ĉielfajro sur tiun urbon ĉi biblian!

(Oktobro 1873).


Piednotoj

(1) Mi konservis la anglajn vortojn enmetitajn de Verlaine: "Soho " estas la bohemia kvartalo; oni ne scias, kial Verlaine pluraligis ĝin.