Enkomputiligis Don HARLOW

Acerfolio

de Kaljo KANGUR

elestonigis H. DRESEN

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/4, p. 145


Lastan orfolion de acero
al fenesrovitro gluis vent'.
Jen ornamo lasta de l' somero
min salutas tra l' nebul-silent'.

Kaj mi ree devas iri tien,
kie restis revoj de l' anim'.
Mi atendas febre, emocie,
ĉar esperas ekrenkonti vin.

Kaj mi ree devas iri tien,
kie rememorojn vekas ĉiu voj'.
Mutas parko. Pluvas orfolie
sur lageton... Benkoj nun -- sen ĝoj'.

Ĉu feliĉo nia -- trompo nura?
Aŭ ĉu tamen laŭ ordon' de vi
al fenestro dum ĉi tag' nebula
algluiĝis la acerfoli'?