Enkomputiligis Don HARLOW

Al Andreo

de Edwin de KOCK

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/4, p. 139


Fileto mia, kiu min rigardas
tiel serioze, kiaj ombroj,
kiaj strangaj nekompreneblaĵoj
tra tiu duonesto via vagas,
aŭ kiel bildoj sur krepuska akvo
dormeme kuŝas en dormema menso?

Disigas nin distancoj jam kaj jaroj.
Por vi mi estos mapo historia
enkarnanta vagadon tra la tagoj,
kiu havos finon malproksime
en nokta loko, vaka inter astroj,
kiam la luma tero min postlasos
kaj kun vi veturos estontecen.
Vi, vi estas libro skribegota,
en kiu vivos horoj briltrempataj
kaj aliaĵoj, kaj rakonto nova.

Inter temp' kaj tempo la bariloj
kreskas, kaj inter koroj la silento,
trans kiu voj' de vortoj ne valoros.
Iel tamen restos vi, bebeto,
ligita ĉiam al esenco mia;
ĉar vi, la ilo de naturo sankta,
fadenos en futuron antaŭenan
ĉiujn dekomencajn gepraulojn,
kiuj estis nuraj, kiel mi,
aliformantoj korpaj por la memenhavo,
eco kies voĉo tra miljaroj
vibras, kaj ĉiame skribadiĝas
en eldonojn, kiel vin, renovajn.

Cape Town, 1956