Enkomputiligis Don HARLOW |
Legita sur la postaĵo de usona ŝarĝaŭto: "Atentu! Bremsoj drastaj! Tiu ĉi veturilo haltas je la ruĝaj lumoj, je la nivelpasejoj kaj je la blondulinoj."
Novedzineto al amikino, kiu demandas ŝin pri ŝiaj impresoj dum la edziĝa nokto: "Nu, ĝi estas kiel Picasso: aŭ oni ŝatas, aŭ oni ne ŝatas."
La kanibala kuiristo levas la fermoplaton de la marmito; oni aŭdas: "Uj! Uj!"; tiam li remetas la fermoplaton, kun jenaj simplaj vortoj: "Ankoraŭ ne kuirita."
La koko promenante en sia birdokorto, subite haltas antaŭ kokineto:
-- Abomeninde! li krias. Unu porcelana ovo! Klarigu tuj!
-- Mi petas pardonon, respondas la kokineto, mi tiel deziris ludi kun pupo.
-- Ĉu vi deziras tason da kafo, sinjorino?
-- Ne, dankon; mi neniam trinkas kafon: tio malhelpas mian edzon dormi.
-- La senatano parolis tri horojn.
-- Pri kio?
-- Tion li ne diris.
Reklamo, je la montrofenestro de butiko:
"Se vi ne scias, kion vi deziras, eniru!
Tion ni havas."
La pastro de malgranda skota vilaĝo, cirkuligas sian ĉapelon por la kulta dimanĉa monkolekto. La ĉapelo revenas al li, malplena. Tiam la pastro: "Dankojn, ho Eternulo, ke vi redonis al mi la ĉapelon!"