Enkomputiligis Don HARLOW

Aŭtoritatulo

de Reto ROSSETTI

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/4, paĝoj 149-150


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

GRASNUK, la respektinda porko,
sin rulis sen zorgo
en la koto bonodora,
kaj al sia trup' fervora
da adeptoj
sentencis pri la poezio kaj ĝiaj receptoj.

"La belon mi ĉiam amis,"
li proklamis.
"Oni nomu min laŭvole sibarito
pro jena cito:
sed rave bela estas mergo
en la aroma sterko.
La suno estas bela, nepre,
kiam ĝi eble
sur mia dorso varmas.
Oni diras eĉ, ke ĉarmas,
se la povra lunradio
grizas --
min tamen tia opinio
surprizas!
Ja, se mi nokte sidas
ekstere,
ĉi lunon mi apenaŭ vidas,
vere!
Kaj pri la "steloj"... kion diri?
Nu, mi simple devas miri,
kiam oni parolas tiel abstrakte
pri io, kio ne ekzistas fakte!
Ĝu iu povas vidi tiujn stelojn --
fabelojn??
La poezia belo estu vero,
sed ne kimero
de la febranta fantazio!
Bela, ekzemple, estas la lilio:
Laŭrakonte
ĝi simbolas senkulpon,
kaj cetere ĝian bulbon
mi manĝas volonte.
Sed la rozo!
Mi diras sen pozo,
ke tiuj nur hipokritas,
kiuj ĝin citas
por la estetiko.
Ĉu do belas la histriko,
kiu kuras sub mian ventron,
pikante mian molan korpocentron?
Do al fornoj
la rozo kaj ĝiaj akraj dornoj,
kiuj la langon pikaĉas,
se mi ĝin maĉas.
Ne, for el nia poezio
tiu ĉi blaga iluzio!
Ni iru nur la vojon de la belo
al plej alta,
plej alta
nivelo!"
Kaj, dum admire jesis la skolanoj,
GRASNUK la nazon kaŝis en la branoj.