Enkomputiligis Don HARLOW

Betulo

de Hilda DRESEN

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/4, paĝoj 124-125


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Dediĉita al N. N.

Jen staras aŭtuna betulo
en melankolio,
glitadas al ter' kun susuro
foli' post folio.

Ĝi staras en pozo senmova
kaj larmas sen ĉeso,
ĝin plu eĉ konsoli ne povas
la suna kareso.

Sed jen orkoloras apude
betulo pli ĝoja,
foliojn disŝutas ĝi lude
al koto survoja.

Ĝi semas, disĵetas malŝpare,
sen ĉes' ormonerojn,
la flavaj folioj grandare
ekkovras la teron.

Ĝi sian ornamon fordonas
sen plend', sen lamento.
Ĝi vanan bedaŭron ne konas,
nek vanan turmenton.

Ĝi scias: printempo revenos,
ekfloros amentoj,
disflugos orflava poleno,
portata de l' vento.

Ĝi ree ekverdos, ekpompos
en rob' orkolora,
kaj ĝian vivforton ne rompos
eĉ vintro rigora.

Ne vane ĉi tiu betulo
verdadis kaj flavis,
pri iu sekret' de l' naturo
ĝi sciojn ekhavis.

Ekkonis ĝi vivosekreton:
ĝi eble ne veos,
eĉ kiam la blanka trunketo
falante pereos.