Enkomputiligis Don HARLOW

La cionista periodo en la vivo de Zamenhof

de N. Z. MAIMON

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/4, paĝoj 126-137


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Enkonduko

La jaro, kiam Zamenhof revenis Varsovion, post du studjaroj en la Moskva universitato, 1881, estis por la judoj en Rusujo tre malĝoja. Katastrofo alvenis kaj alportis detruon kaj ruinon en iliajn hejmojn. Sangbuĉado ekflagris kaj disvastiĝis en la lando. Kaj nova, en aliaj lingvoj ankoraŭ nekonata vorto aperis: pogromoj. Tiuj estis la unuaj rusaj pogromoj en la nova tempo, post jarcento da relativa trankvileco, kaj ili ĵetis timon en la judan loĝantaron. Ĝi ankoraŭ ne estis alkutimita al pogromoj, eĉ ne en Rusujo.

En tiu mizera tempo naskiĝis inter la judaro nova movado, nomata "Ĥibat-Cion" (amo al Ciono). Ĝia celo estis, revenigi la judan popolon en Palestinon kaj konstrui aŭtonoman regnon, ideo pri kies realigo multe da generacioj preĝis kaj revis ... sed nenion faris. Kaj nun oni intencis realigi la revon. Ĉirkaŭ la nova standardo kolektiĝis la unuaj adeptoj, inter kiuj ankaŭ Zamenhof troviĝis. Tiu juna studento, kiu revis pri unuigita mondo, pri interkompreniĝo per internacia lingvo, estis allogita de la nacia ideo de "Ĥibat-Cion". Kun entuziasmo li aliĝis kaj fordonis sin tutkore. Kelkajn jarojn li laboris en tiu movado kaj okupis plej gravan lokon. Li estis unu el la eminentuloj. Tiel lia nomo estas ligita ne nur kun Esperanto, sed ankaŭ kun la unua movado por jud-nacia reviviĝo en ĝiaj plej fruaj tagoj.

Kiel povis Zamenhof revi pri internacia lingvo kaj samtempe havi naciajn aspirojn? Detale,ni parolos pri tio en la fino de nia artikolo. Ĉi tie ni volas nur atentigi, ke la juda naciismo havis apartan karakteron, ne kompareblan kun tiu de aliaj nacioj. Ĝi estis nek aroganta, nek ŝovinista. Tiutempe ĝi volis nur savi la popolon en tre kriza momento kaj estis antitezo al la teorio de la asimilistoj, kiuj asertis, ke la judaro estas nek popolo nek nacio, sed sole religia komunumo.

En la jenaj ĉapitroj ni volas sekvi la vojon de la okazaĵoj kaj vidi la rolon, kiun la juna Zamenhof ludis en ili. Ni penis priskribi la situacion kaj doni ĉiujn al ni konatajn faktojn ĉerpitajn el fidindaj fontoj.

I

KIEL ZAMENHOF FARIĜIS CIONISTO

1 - Eksteraj faktoroj

La 13a de Marto 1881 estis katastrofa tago por Rusujo: la caro Aleksandro la Dua estis murdita, ĝuste tiu kiu estis liberala, kiu enkondukis grandajn reformojn, kiu montris sin bona al rusoj kaj favora al judoj, pli ol iu ajn el liaj antaŭuloj. La murdon aranĝis la tiama revolucia movado "Narodnaja Volja" (popola libereco), kiu celis ŝanĝi la socian ordon per teroro. La murdo estis rekordo en tiu agado. Ĝi tamen nenion atingis. Tute male, post la murdo fariĝis la reĝimo pli reakcia, kaj la postsekvanta regnejestro -- Aleksandro la Tria -- despoto.

La murdinto estis polo aŭ ruso, sed famo disvastiĝis, ke inter la preparintoj troviĝis ankaŭ judoj. Tuj aperis homoj, kiuj komencis vastan agitadon kontraŭ la juda loĝantaro. Ili ekscitis la pasiojn de la rusaj popolamasoj kaj instigis ilin fari pogromojn. La nova caro favoris ilian agitadon.

Terura estis la rezulto de tiu agitado. Tio okazis plej baldaŭ, ses semajnojn post la murdo, dum la Paskofesto de la rusa eklezio. La pogromoj disvastiĝas rapide tra la suda parto de Rusujo, Ukraino, kie la juda loĝantaro estis plej densa. Tie ili furiozis multajn monatojn, de Aprilo 1881 ĝis mezo de 1882. Preskaŭ ĉiun tagon oni aŭdis pri tumulto, pri sovaĝaj atakoj kontraŭ la judoj en unu el la etaj ukrainaj urboj. Dekoj da judoj estis murditaj, centoj vunditaj, dekmiloj prirabitaj.

Al la tiama generacio tiuj pogromoj ŝajnis grandegaj. Kompare al la pli postaj pogromoj en la sama regiono dum 1919-1920, kiam estis murditaj 60.000 kaj vunditaj ankoraŭ pli granda nombro, kaj kompare al la totala ekstermo, kiun aranĝis la germana nazisma reĝimo en 1941-1943, kiam pereis pli ol triono de la juda popolo, ses milionoj -- viroj, virinoj kaj infanoj --, la pogromoj de 1881-1882 aspektas kiel blovado de malforta venteto. Sed en la okdekaj jaroj de la antaŭa jarcento oni ankoraŭ ne posedis nian nuntempan mezurilon!

Kiam la pogromoj ekflagris, Zamenhof estis studento de la Moskva universitato, for de la gepatra hejmo. Kiam li revenis, komence de Aŭgusto 1881, la pogromoj ankoraŭ daŭris, sed sole en Ukraino. Neniu supozis, ke ankaŭ en Polujo povus tio okazi. Dum la lastaj 20 jaroj regis relativa amikeco inter poloj kaj judoj, kaŭze de la ribelo kontraŭ Rusujo, kiam la judoj subtenis la polojn. Kruda malamo tie ankoraŭ ne troviĝis. Tamen okazis pogromo en Varsovio. Sed ne la poloj estis kulpaj. La sama mistera mano, kiu aranĝis la pogromojn en Ukraino, aranĝis unu ankaŭ en Varsovio, por montri, ke ne sole en interna parto de Rusujo, sed eĉ en Polujo tio okazas.

La pogromo komenciĝis je Kristnasko, la 25an de Decembro 1881. Kaŭzis ĝin tumulto en antaŭurba katolika preĝejo. Dum la diservo iu faris fajralarmon, kaj kiam la preĝintoj rapidis al la elirejo, 20 personoj estis mortpremitaj kaj multaj vunditaj. Ekstere kolektiĝis aro da fiuloj, kaj kiam unu ekkriis, ke judoj faris tiun misalarmon, tuj ili ekkuris en la stratojn, atakis judojn, vundis, rabis kaj detruis. Du plenajn tagojn la atakoj daŭris, de dimanĉo tagmeze ĝis mardo tagmeze, antaŭ la okuloj de la registaro, de la polico kaj de la soldataro. Unu judo estis ŝtonmortigita, 24 vunditaj, kaj 1500 loĝejoj kaj butikoj detruitaj. La fiuloj volis penetri la kvartalon Nalevki, centron de la Varsoviaj judoj, kie ankaŭ Zamenhof loĝis, sed fortaj judaj ŝarĝportistoj kontraŭstaris kaj forpelis ilin.

"Teruraj estis la agoj kaj abomenaĵoj faritaj dum ia du tagoj sur la stratoj en Varŝovio" priskribis unu ĉeestinto. La judaj amasoj en Varsovio, tiam la plej granda juda komunumo en Eŭropo, devis serĉi rifuĝejojn en siaj loĝejoj, sin kaŝi en keloj kaj subtegmentoj. La saman sorton havis ankaŭ Zamenhof kaj lia familio. Kaj estis miraklo, ke oni sukcesis forpeli la fiulojn el la centra komunumo.

Notinda estas raporto en la ruslingva juda gazeto "Rasvjet" (Matenruĝo) en Peterburgo, kies Varsovia raportisto estis Zamenhof mem. En la n-ro 51 de tiu jaro letero, verkita verŝajne de Zamenhof priskribas la sinsekvon de la okazaĵoj; kaj aldonas pri la sindefendo de la judoj, pri la polico kaj soldataro, kiuj disigis la sindefendantojn kaj malatentis la atakantojn.

Ĉi tiu pogromo surprizis judojn kaj polojn. Ĝi vekis en la mondo pli grandan resonon ol la pogromoj en Ukraino.

2 - Internaj faktoroj

Kio estis la reago de la atakitoj? -- Elmigri el Rusujo!

Post ripozo de kelkaj jarcentoj denove migri? -- Jes! Nur for, for de la sangavida lando!

Kien? -- Al la nova lando! Usonon!

Usonon! -- tiu estis la devizo en ĉies buŝo. Multon oni ne sciis pri Usono. Oni nur sciis, ke tiu lando estas bona, ke en ĝi estas nek pogromoj, nek persekutoj, kaj tio sufiĉis. La rifuĝintoj, kiuj perdis hejmon kaj havaĵon, forkuris okcidenten, por daŭrigi la vojaĝon al tiu lando, transe de la granda maro. Amase ili forkuris kaj kolektiĝis sur la tiama aŭstra limo, sen organizo, en malordo, kun unu celo: atingi la landon de libereco.

Sed, post kelka tempo, ankaŭ alia devizo eksonis: "Al nia malnova lando! Cionon!"

Ciono! -- Kiel magia vorto sonis tiu nomo. La nova devizo akordis al sopiroj esprimitaj en preĝoj; tial ĝi vekis entuziasmon ĉe multaj, kvankam oni sciis pri ia maloportunaĵoj de tiu lando.

Kiu ĵetis la novan devizon inter la rifuĝintoj, tiu intencis doni alian direkton al la elmigrado, sed la rezulto estis nur pli granda konfuzo. La popolamasoj ne multe meditis. Ili forkuris ne pensante, ne demandante, la plimulto Usonon, la malplimulto Cionon. Sed la instruituloj longe meditis. Ili pripensis la demandon kaj ĉiam denove sin demandis: Kiu lando estas preferinda por la rifuĝintoj? Estis du opinioj: la unuj, por Ameriko, la aliaj, por Palestino, kaj du grupoj formiĝis: amerikistoj kaj palestinistoj. Oni multe diskutis, buŝe kaj skribe, en kunvenoj kaj gazetoj, kun ardo.

En tiuj diskutoj ankaŭ la juna Zamenhof partoprenis. Ekscitita li estis kaj ne povis silenti, kiam li vidis la katastrofon, kiu venis sur la plej granda parto de lia popolo. Li profundiĝis en la demando, kaj rekomendis elmigradon akorde al la vidpunkto de la judnaciaj rondoj kaj kontraŭe al tiu de la asimilistoj, kiuj konsideris ĝin nenecesa. Spirite li estis influita de "Rasvjet" (Matenruĝo), tiu altnivela semajna gazeto, eldonita en Peterburgo de Aŭgusto 1879 ĝis Januaro 1883. Kuraĝe ĝi batalis kontraŭ la genta malamo de la rusa popolo kaj elmontris viglecon en ĉiuj demandoj de la juda vivo. Multaj kleruloj ĝin legis, kaj granda estis ĝia influo sur la menso de la judaj studentoj en la universitatoj de Rusujo.

En tiu gazeto okazis viglaj diskutoj dum la lasta duona jaro pri la direkto de la elmigrado. En la n-ro 34-35 (jaro 1881) aperis, la unuan fojon, artikoleto de S. Dubnov por Usono, en la n-ro 40 kaj plue, artikoloj de Lilienblum por Ciono, de Levanda kontraŭ. Kaj nun, komence de la jaro 1882, aliĝis ankaŭ Zamenhof.

3 - Unua artikolo

Lia artikolo, dividita en kvin ĉapitrojn, estis presita en la n-roj 2, 3, 4, 5 de la jaro 1882, sub la titolo "Finfine, kion necesas fari?", subskribita de la pseŭdonomo "Gamzefon" (renverso de Zamenhof, kun g anstataŭ h, (aŭ rusa skribmaniero). Zamenhof havis tiam dudek-tri jarojn, kaj lia artikolo estis verŝajne lia unua publikaĵo. Ĉar ĝi vekis viglan resonon ĉe la intelektuloj kaj kaŭzis pli vastajn diskutojn pri la direkto de la elmigrado, tial mi citos ĝian enhavon pli detale.

Unue Zamenhof pritraktas la specialan staton de la juda nacio. Mirakla estis ĝia ekzistado dum daŭro de jarmiloj, kaj teruraj la suferoj, kiujn ĝi tiom multe suferas. Post esploro de la kaŭzoj li ekzamenas la solvojn, kiujn diversaj rondoj proponas, la asimilistoj unuflanke, la naciistoj aliflanke. La solvon de la asimilistoj, resti en Rusujo kaj asimiliĝi al la ĉirkaŭanta popolo, li entute forĵetas. Kun entuziasmo li defendas la solvon de la naciistoj, elmigri, sed ne kiel la ekstremuloj inter ili, kiuj volas elmigradon al Palestino.

Tiu ekstremo ne estas pravigita, laŭ lia opinio, pro jenaj ĉefaj motivoj: Palestino estas primitiva lando; sankta por kristanoj kaj por mahometanoj; apartenas al Turkujo, kiu neniam rezignos pri ĝi; sangavidaj fanatikuloj troviĝas en tiu lando kaj en ĝia ĉirkaŭaĵo; piaj judoj intencus rekonstrui la templon kaj oferi brutajn oferojn.

Tial li konkludas: Palestino, kiu estis en la antikveco la hejmlando de la hebrea nacio, ne plu taŭgas por tiu celo. Oni devas serĉi alian landon, kio tute ne estas malfeliĉo. Ekzistas ja nacioj, kiuj forlasis sian patrujon kaj okupis alian landon. Ĉiuj kulturaj nacioj en Eŭropo kaj Ameriko devenas el Azio. Same oni povas trovi solvon por la hebreoj. Certe, estas pli agrable vivi en la frua hejmlando, tie kie la prapatroj vivis antaŭ miloj da jaroj, sed ĉi tio ne estas necesa kondiĉo por la feliĉo de la nacio.

Kiu estas la kaŭzo de niaj suferoj? Eble ĉar ni havas nek propran lingvon, nek propran landon? -- Ne! ekzistas ja nacioj, kiuj perdis lingvon kaj landon, kaj ne suferas. La kaŭzo estas, ke oni troviĝas disigitaj en diversaj landoj. Ankaŭ aliaj nacioj forlasis sian patrujon, sed forlasis kune kaj okupis alian kune. Ili ne disiĝis inter diversajn naciojn, kiel la hebreoj. Ili ŝanĝis sole la landon. Do, kion ni devas fari? -- Korekti tiun difekton: kolektiĝi kaj fiksiĝi en unu propra lando, kiel estis antaŭe, en la frua antikveco.

Kie ni trovos teritorion konvenan por esti nia patrujo? Oni jam proponis: Hispanujo, Bosnujo, sed tiuj proponoj tute ne taŭgas. Ni havas sole du eblecojn, el kiuj ni devas elekti unu:

a) Palestino, pri kiu ni havas historiajn rajtojn;

b) Iu senhoma teritorio.

Niajn klopodojn ni devas direkti al la dua ebleco.

Ni konsentus pri Palestino, eĉ se estus necesaj pli grandaj klopodoj, sed estos malfacile ĝin akiri. Multe da sango estas verŝita en tiu lando. Jam multajn jarojn ĝi apartenas al Turkujo, kiu ne forlasos ĝin propravole. Krom tio, koloniigo de tiu lando ne estas io sama, kiel koloniigo de alia lando, ĉar ĝi estas sankta por kelkaj religioj. Kompreneble, ekzistas nenio neatingebla. Do, se estus necesa tiu lando, por ĉesigi la suferojn de la popolo, ni nepre devus batali ĝis la lasta guto de nia sango, por ĝin akiri. Sed, se ĝi ne estas necesa, tiam ne estus prudente fordoni por ĝi niajn tutajn fortojn. En Palestino ni ne trovos ripozon. Ni nur eniros en kverelon inter kristana kaj mahometana sankteco. Se ni eĉ akirus ĝin, estas danĝero, ke aliaj nacioj ĉiam sin enmiksos.

Kie, do, troviĝas la dezirinda teritorio? -- En Usono!

Zamenhof proponas praktikajn rimedojn, por tien direkti la elmigradon: kolekti kapitalon kaj aĉeti teritorion en unu el la senhomaj regionoj de Usono. "Tie la rifuĝintoj povos koncentriĝi. Tie ili estos mondcivitanoj, ne kiel nun, disigitaj inter aliaj nacioj." Du milionoj da rubloj sufiĉos, por provizi mil familiojn en la unua tempo.

Por tiu celo la elmigrado ne devas esti tia, kia ĝi estas nun. Estas necese reguligi ĝin por efektivigi gravan ideon: starigi judan ŝtaton. Tiu projekto estas baldaŭ efektivigebla, en la plej proksima estonteco, laŭ la amplekso de la nuntempa elmigrado, post 5-6 jaroj: "Dum kelke da jaroj ni povos tie fiksiĝi, okupi tiun regionon kaj ne plu esti tremduloj.

"Elektu do teritorion ie en Usono (sur la bordoj de la Misisipo), kie troviĝas malmulte da loĝantoj kaj tien direktu la rifuĝintojn. Proklamu tiun teritorion kiel koncentrejon, kaj tien la hebreoj irados el la tuta mondo. Unue ili estos submetitaj al la federacia registaro. Sed kiam ili estos la grandega plimulto en tiu teritorio, 60 miloj entute, ili povus peti, laŭ la regularo de tiu lando, ke estos donata al ili leĝa normo de ŝtato, kiu estos parto de la Usona federacio.

"Tiu estas la plej natura solvo de la juda problemo, la plej sukcesa, la plej facila. La plej facila, ĉar ĝi postulas nek multe da energio, nek egajn monsumojn, nek militon, nek grandajn oferojn. Estas necese nur: bone serĉi tiun teritorion kaj montri ĝin al la popolo."

Kontraŭ la palestinistoj li argumentas:

"Mi ne asertas, ke mia projekto estas la plej bona. Mi scias, ke nek la asimilistoj, nek la obstinaj palestinistoj ĝin akceptas. Sed mi estas certa, ke ĝi ne alportos malutilon al la popolo, kiam ĝi efektiviĝos. Tiuj, kiuj insistas pri Palestino, nenion perdos, se ni posedos pluan lokon en la mondo. Palestino ankaŭ ne estos perdita: Tute male, ĝia koloniigo estos pli facila, ĉar niaj fortoj ne perdiĝos per diseco. Kaj ni ne timu, ke mankus homoj. Ni havas sufiĉe da homoj por koloniigi du teritoriojn."

Kaj tiom forte li kredis la projekton rapide efektivigebla, ke li finis per la frazo:

" Ĝis revido, mia popolo, en nia propra hejmo, sur la liberaj bordoj de Misisipo!"

Tio estas ekstrakto el la artikolo. Antaŭ la demando: "Usono aŭ Ciono?" Zamenhof decidis por Usono, pro praktikaj motivoj, ĉar li estas konvinkita, ke tiu lando estas la plej konvena, ke ĝi estas sekura, libera, riĉa, ke ĝi povas akcepti la rifuĝintojn, ke ĝi donas eblon starigi propran ŝtaton en plej mallonga tempo. Cetere, principe li ne estis kontraŭ Palestino.

Li, tamen, ne estis la unua, kiu tion proponis. Ni jam menciis, ke antaŭe rekomendis S. Dubnov elmigradon al Usono ("Rasvjet" 1881 n-roj 34-45); kaj starigon de Usona juda ŝtato proponis Ŝ.P. Rabinoviĉ (Ŝefer) ("Hacefira", 1881, aldono al n-ro 31). Sed ili skribis tre mallonge; la resono, kiun ili elvokis, estis malgranda, ne komparebla kun la resono de la artikolo de Zamenhof. Li funde kaj amplekse pritraktis la demandon. Li ĵetis sian projekton kun ardo en la publikon, kaj tuj sekvis diskutado, pli fervore ol iam antaŭe.

Kelkaj konsentis, kelkaj malkonsentis. Inter la konsentintaj estis la hebrea poeto J. L. Gordon, la verkistoj Ŝ. P. Rabinoviĉ (Ŝefer), S. Dubnov, multaj membroj de la ĵus fondita societo "Kibuc Nidĥej Jisrael" (kolekto de la disigitoj el Israel) en Minsk; kaj pli entuziasme la hebrea poeto Jehalel. Inter la malkensentintaj troviĝis la eminentaj hebreaj verkistoj M. L. Lilienblum kaj P. Smolenski, jam tiam famekonataj kiel batalantoj por judnacia reviviĝo en Palestino. Ili tre akre kritikis la enhavon de la artikolo.

La unua kritiko aperis en "Rasvjet" (1882 n-roj 7, 8), titolita "Al Palestino" kaj subskribita: J. Ja. (pseŭdonomo de Jozef Januŝpolski, studento de la teknologia instituto en Peterburgo). Sub la titolo estis la vortoj "Letero al la redakcio" enkrampitaj.

La ĉefa argumento kontraŭ la opinio de Zamenhof estas, ke, ankaŭ de praktika vidpunkto oni devas preferi Palestinon. La palestinistoj, asertas la verkisto, estas praktikaj homoj, tute ne fantaziuloj. Ili volas sole tiun landon, ĉar estos facile, laŭ ilia konvinko, koncentri kaj organizi tie la judajn amasojn, kion oni ne povos fari en Usono. Nek pro romantiko, nek pro historiaj rememoroj ili insistas pri Palestino, sole pro praktikaj motivoj. Deŝiri tiun landon de Turkujo neniu intencas. Oni volas pace ĝin koloniigi, kaj tion la turka registaro ne rigardos kiel malbonon aŭ senrajtigon. La proksima celo estas akiri aŭtonomion; la propran ŝtaton ni lasos por la nebula estonteco. La verkinto estas certa, ke flanke de la kristanoj nenia malhelpo venos, ĉar ili zorgas sole pri la sankta Tombo, pri kelkaj aliaj sanktejoj, sed tute ne interesiĝas pri la cetera regiono. Kaj koncerne la piajn judojn, oni scias, ke jam delonge ili rezignis pri starigo de la templo kaj pri brutoferado.

Ĉi tiu skribaĵo estis ruslingva, kaj ĉar ĝi aperis en "Rasvjet", kie estis presita la artikolo de Zamenhof, oni rigardis ĝin kiel ĉefan refuton.

La aliaj kritikoj estis: de M. L. Lillienblum, judlingve, en "Jidiŝes Folksblat" (1882, n-roj 8, 9), de Perec Smolenski, hebrelingve, en sia libro "Bifroa Praot Bejisrael" (Dum pogromoj en Israelo, Varsovio 1883): Ili nomis la projekton de Zamenhof "fantaziaĵon", "agrablan revon". La sola reala ebleco estas, laŭ ilia aserto, en Palestino.

4 - Malgranda studrondo

En la supre citita artikolo speguliĝas la timo, kiu ekkaptis la judajn klerulojn, vidante la abismon malfermiĝi antaŭ ili. Aliflanke ĝi respegulas la fortan vivsenton kaj la esperon, ke nova sendependa vivmaniero, en propra ŝtato, sur libera grundo, baldaŭ komenciĝos. Zamenhof volis montri vojon, kiel eliri el la mizero, kiel solvi la judan demandon. Sed fakte la artikolo havis kontraŭan rezulton: pligrandiĝis la konfuzo.

Tiutempe kolektiĝis en Varsovio grupo da junuloj, studentoj el la juda litovuja loĝantaro, por priparoli la novan situacion. Ĉefo estis Zamenhof. En bone preparita parolado li klarigis siajn ideojn pri la juda sorto, pritraktis la lastajn okazaĵojn kaj disvolvis la usonan projekton. Sekvis diskutoj kaj montriĝis diferenco de la opinioj. Ĉiuj estis por elmigrado, tamen pri la demando, kien elmiĝri, Usonon aŭ Cionon, ili ne povis akordiĝi. Fine ili decidis interrilati kun la hebrea poeto Jehalel, kiu estis ankaŭ el litova regiono, sed loĝis en Kiev, kaj mem travivis la terurajn pogromojn. En ruslingva letero, datita 21.11.1882 (laŭ malnova kalendaro), ili turnis sin al li kaj petis, ke li detale klarigu siajn opiniojn. Laŭ stilo kaj enhavo ŝajnas, ke Zamenhof mem verkis la leteron. Jen la teksto (laŭ A. Drujanov: "Dokumentoj al la historio de Ĥibat-Cion" I-a volumo, dokumento 3):

"La mizera stato de la hebreoj vekis ĉe la juda junularo simpation kaj intereson por ilia popolo. Sed la junuloj de Varsovio, precipe el la klerulaj familioj, estas indiferentaj pri ĉi tiu demando. Ili rigardas sin kiel polojn kun juda religio. Do ni, la 'litovaj judoj' en Varsovio, havas la devon, veki ĉe ili simpation por nia popolo. Tial ni fondis ĉi tie studrondon por la juda demando kai ni volas pritrakti ĝin serioze. Ni turnas nin al vi kun la peto klarigi al ni vian vidpunkton en ĉi tiu demando, por ke ni havu materiaton por traktado."

Kio estis la vidpunkto de Jehalel? Li estas konata kiel unu el la unuaj socialistoj en la hebrea literaturo, sed el lia libreto "Zikaron Basefer" (Memoro en libro) ni ekscias pliajn detalojn. Unue li estis fervora socialisto. Tamen, vidante ke la sintenado de la rusaj socialistoj al la abomenindaj pogromoj ne estas pli bona ol tiu de la nesocialistoj (la plenumkomitato de la partio pravigis la faritajn pogromojn kaj instigis aranĝi novajn), li tute seniluziiĝis. Li konvikiĝis, ke "la juda nacio havas unu solan rimedon por sin savi kaj ekzisti: fariĝi memstara kaj nedependa", sed ne en Palestino, kie regos klerikala spirito, ĉar la judaj kleristoj ne volas partopreni: "Mi multe malkvietis pro la piaj judoj, pro la rabenoj; mi timis la atmosferon de Palestino, kiu estas plena de pratempa spirito". La solvon li vidis, same kiel Zamenhof, en la lando de libereco, transe de la oceano, kie la judaj amasoj povus fondi ŝtaton. "Tiam la judoj posedos propran registaron, bazitan sur scienco kaj klerismo."

Nur tian respondon povis doni Jehalel, sed ĝi ne kontentigis ĉiujn membrojn de la studrondo. Do ili daŭrigis la diskutojn. Dume rondiris laŭte la voko de Lilienblum, kiu ne ĉesis skribi kaj proklami: "Al la lando de niaj prapatroj, lando proksima, pri kiu ni havas historiajn rajtojn, kiuj ne ĉesis kaj ne pereis kun la pereo de nia ŝtato!" kaj ĝuste tiam ĝi allogis la diskutantojn. La decido fariĝis facila. Ĉiuj akordiĝis, ĉiuj konsentis. Konsentis ankaŭ Zamenhof. Li forĵetis sian usonan projekton kaj fariĝis palestinisto.

5 - Dua artikolo

Post ŝanĝo de sia opinio, Zamenhof verkis duan artikolon, en kiu li klarigis sian novan vidpunkton. Ĉi estis ankaŭ presita en "Rasvjet" (1882, n-ro 13), kun titolo: "Sub la komuna standardo", kaj la sama pseŭdonomo.

La ĉefa enhavo estas konverto al Palestino :

" Ni, la amerikistoj, esperas, ke la hebreoj reiros al la naturo kaj la agrikultura laboro. Ankaŭ vi havas la saman bazon, sed sole en Palestino. Niaj celoj harmonias. Ni do ne apartiĝu kaj ne batalu la unuj kontraŭ la aliaj. Sub komuna standardo ni formigru Cionon!"

"Ni formigru Cionon!", jen la nova sono! De nun Zamenhof ne plu sopiras al la bordoj de Misisipo, sed al bordoj de Jordano.

Kiu kaŭzis ĉe li la ŝanĝon de la opinioj ? Ne la menso, sed la koro. Ekvekiĝis ĉe li sopiroj al la iama patrujo. Kvankam li proponis antaŭe Usonon kiel solvon, li estis, kiel ĉiuj en tiu momento, serĉanto. Kaj nun li retrovis kontakton kun la historio, kun la tradicia idealo. Li ekkonis, ke la sopiro al Ciono ne estas elpensita kaj artefarita ideo, sed natura idealo, vivanta en la koroj, nutrita de historia espero. Li alportas originalajn argumentojn, ankaŭ hodiaŭ aŭdindajn :

"Kiam nacio subite rimarkas, ke ĝi estas devigita zorgi pri sekureco kaj estonteco, ĝi neniel povas agi laŭ artefarita idealo, kiu eble alportus seniluziiĝon. Alia estas la afero, kiam ĝi batalas por idealo sanktigita dum multaj generacioj, kiu dependas nek de sukceso, nek de malsukceso, nek de talento de ĉi tiu gvidanto aŭ de tiu alia. Ĉu la hebreoj povus trovi en Usono tiun idealan, firman kaj neŝanĝeblan bazon, kiun donus koloniigo de Palestino?"

Li ankaŭ konstatis, ke agrikultura koloniigo ne realiĝos en Usono, ĉar la rifuĝintoj preferis la urbegojn. La malo okazis en Palestino. Tie formiĝas memstara juda loĝantaro, fondita sur agrikulturo. Grandan impreson faris al li la idealismo kaj entuziasmo, kiujn li rimarkis ĉe la cionistaj pioniroj:

"La sopiro al Palestino eniĝas en la korojn de la hebreoj pli kaj pli. Ne sole, ke oni revas pri ĝi, sed oni iras tien, ne timante malfacilaĵojn kaj penojn. Tiuj homoj agas por la estonteco de sia patrujo, kiun ili amas. La ideo entenata en libroj kaj lokita interne ĉe la revantoj, efektiviĝas."

Plue li priskribas, kiamaniere la koloniigo efektiviĝos, ne rapide, kiel li opiniis pri la usona projekto, sed iom post iom, paŝo post paŝo:

"Ni kolektos la popolon en ĝian malnovan hejmon, familio post familio, grupo post grupo! Ĉiu forto, kiun ni tien transportos, estos gajno por nia nacia afero. Ĉiu familio, kiu tie ekloĝos, estos paŝo antaŭen al nia sankta celo. Nur tiel povos la popolo antaŭeniri, ne dependante de gvidantoj, antaŭeniri paŝo post paŝo, singarde kaj sekure."

Kelkfoje li atingas belan poeziecon:

"Niaj fortoj tie, sur tiu certa lando, ne perdiĝos sekve de nia dispartiĝo. Kiel abeloj ni alportos al nia lando diversajn fortojn, ĉiu sian guton, guto post guto, de la folio kaj de la floro, kaj kun unuigitaj fortoj ni redonos al tiu lando vivon kaj gloron!"

La fino estas sub signo de unuiĝo:

"Ni do unuiĝu, fratoj. Ni do staru sub la sola standardo, kiu estos nia komuna standardo. Kaj sur ĝi estos skribita: Hejmen!"

Tiu dua artikolo ankaŭ faris tre profundan impreson. La palestinistoj rigardis ĝin kiel triumfon de sia ideo. Multaj amerikistoj aprobis la enhavon. De nun ĉesis la diskutoj. Oni ne plu aŭdis en la gazetaro opiniojn por Usono, almenaŭ ne sur nacia bazo.

(Daŭrigota).