Enkomputiligis Don HARLOW

Ekstraĵoj

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/4, diversloke


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

TRA LA LIBROJ...

"La plej granda fabriko en Sevilo estas la tabakfabriko, kie knabinoj faras cigaredojn. Sur la ventflago de la konstruo staras koko, kaj tiun birdon oni kredas mirakla, ĉar ĉiufoje kiam virgulino eniras en la fabrikon, ĝi tiel laŭte blekas, ke la tuta urbo ekscitiĝas.

"Ĝis nun tia miraklo ne okazis."

Halliday Sutherland ("La volbo de la jaroj").


TRA LA FILMOJ...

"Jen la ĉarma eta tombejo, kie jam de longe oni ne plu enterigis iun, kio ankoraŭ pliigas la melankolion de tiu ripozkampo".

(Komento al mallonga instrufilmo pri Saltzburg).

"Mi rifuzas registrigi min ĉe ia ajn klubo, kiu akceptus min kiel membron!"

(El televida intervjuo de Groucho Marx).