Enkomputiligis Don HARLOW

Ama kanto

de Stepan ŜĈIPAĈOV

elrusigis Hilda DRESEN

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/4, paĝoj 123-124


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Se pensas mi pri amovojo nia,
mirigas min subite la konstat':
ni iam fremdis unu al la alia,
ne sciis eĉ pri nia ekzitad' :

Nun plu ne gravas, kiaj tempoj venos
kaj kiom multe vagos mi tra l' mond' ,
mi ĉiam, ĉiam, tiujn vojojn benos,
per kies help' ebliĝis la renkont' .

Vi apudas kaj la viv' ĝojplenas.
Eble longe daŭros la proksim' ,
sed disiĝo tia iam venos,
ke ne eblos plu revidi nin.

La stelar' dum ies rendevuo
trembriletos en la nokta hor'.
Kie en la frosta ĉielbluo
amikin', vin serĉu mia kor' ?

Ke la folioj falis, lumis lun',
memoros ĉiam mi kaj ne bedaŭros,
ke la promeno tiam dum aŭtun'
sur la aceraleo longe daŭris.

En lunobril' duope sidis ni,
ĵetadis ombrojn pli oblikvajn la aceroj.
Rapidas lun', ĉar sola brilas ĝi
por geamantoj de la tuta tero.

Vin fiksa vivrigard' ne ĝenu
esplore prijuĝanta vin,
La sulkoj kial vin ĉagrenu,
La aĝon diru sen ektim'.

Kelkiam la virin' similas
al iom ekvelkinta flor'.
Ankoraŭ pli mi vin admiras,
pli arde amas vin la kor'.