Enkomputiligis Don HARLOW

Lamento de ŝtono

de Jure KAŜTELAN

elkroatigis I. BOROVEĈKI

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/4, p. 144


Redonu min al rokaro, al rifoj, al ĉeno da montoj.
Al la leĝoj de l' eterno mian virgecon.
En la marojn ĵetu min, en la oceanojn, al la tondroj fordonu min.

La regantoj de l' tero, donu al mi la pacon kaj sonĝon.
Viaj armeoj ne tintu per hufoj.
La larmoj ne elverŝiĝu.
Prenu min el trotuaroj kaj strantoj, el la sojloj de prizonoj kaj katedraloj.

La fulmoj kaj ventegoj batu min. Kaj la steloj min kronu.

Kaj vi, mano levanta la ĉizilon,
ne donu al mi la vivon de l' homo.
Ne donu al mi la koron kaj la saĝon kaj la okulojn rigardantajn.

Al la marmoraj maroj, al la sonĝoj kaj nebuloj redonu min.
La regantoj de l' tero donu al mi la pacon kaj sonĝon.

Kaj vi, mano levanta la ĉizilon, ne veku min.
Ne donu al mi okulojn, kiuj la krimon rigardas.