Enkomputiligis Don HARLOW

Mia amo libertempas

de Sylla CHAVES

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/4, p. 138


Mia amo libertempas,
Kaj en brusto restas tru',
Sed l' animo danc-printempas
Blinde pri la viv-enu'.

Mia amo libertempas
Por sanig' de l' korovund'.
Sed l' animo danc-printempas
Sur dezerta vivogrund'.

Estas la feliĉ' miraĝa:
Malaperas je proksim'.
Sed animo mia saĝa,
Sen alir' al cel' miraĝa,
Je distanc' ĉirkaŭas ĝin.

Pro l' miraĝo, la angoro
Kaj bedaŭroj ĉesis jam.
Lasis tiel en la koro
Pli da lok' por pli da am'.

La solecon do mi trempas
En la gaja mar', ĝis fund',
Kaj l' animo danc-printempas
Sur dezerta vivogrund'.

Mia amo libertempas
Por sanig' de l' korovund' .