Enkomputiligis Don HARLOW

La neĝo estas ĝojo!

de R. FRISON-ROCHE

elfrancigis Roger BERNARD

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/4, paĝoj 140-142


En la regionoj, kie ĝi regas suverene, ĝi estas atendata senpacience. Vintro sen neĝo: vintro de mizero! Kompreneble, mi ne parolas pri tiu duone likva kotaĵo, kiu falas sur grandajn urbojn kaj ebenaĵojn: tiu estas ne ĝojo, sed amaro! Sed mi celas al la montara neĝo, tiu de la Alpoj, de la nordaj landoj, la vera, la unika, kiu falas en larĝaj silentaj flokoj kaj vestas ĉiujn niajn kristnaskajn rememorojn. Ĉu vi kapablas imagi senneĝan kristnaskofeston?

La neĝo estas ĝojo, kaj ĝojon alportas.

Ĝi venas ordinare subite, sen averto! Ĵus estis aŭtuno: multe pluvis, la tuta naturo estis trista kaj ploriga, la tagoj tro mallongaj, la kamparoj malpuraj kaj grizaĉaj; kaj, iun matenon, jen oni vekiĝis meze de blanka mirdekoro. La mafgraciaj abioj nun ermenvestitaj jam ne tremetis sub la okcidentaj ventoj; la silento estis plena, impresa, kaj la homoj apenaŭ kuraĝis paroli, tiom malproksime aŭdiĝas la homa voĉo en la vintra nokto: unuaj, la geknaboj ekkomprenis tutan ĉi tiun belecon, kaj tio okazis, kvazaŭ -- kovrante ilin de malpezaj flokoj, delikate karesante iliajn fruntojn kaj iliajn impertinentetajn nazojn -- la neĝo estus instruinta al ili sian mesaĝon de feliĉo. Ĉiuj disiris kriante kaj saltetante: "La neĝo! jen la neĝo!" kaj jam eligis la glitseĝojn, skiojn, patenojn, kaj gaja intensa aktivado komenciĝis.

Tie sube, sur la ebenaĵo, regas nur tristo kaj funebro.

Male, supre, sur la montaro, la helaj tagoj postsekvas la mirindajn stelplenajn noktojn.

Kvankam en si mem la neĝo estas jam samtempe ĝojiga kaj saniga, jen la homoj decidis al ĝi aldoni la mil kaj unu eblaĵojn de la sporto.

De la reĝo de la sportoj unue! De la Ski-Reĝo, granda venkinto de la vintroj!

La skio, kiu ebligas facilmovan glitadon en tiujn lokojn nealireblajn al la ordinaraj estuloj.

Ĉar, por ke la neĝo estu kaŭzo de ĝojo, necesas kapablo ĝin superi, utiligi, asimili, kaj tiucele neniu alia rimedo povas esti komparebla al la skio.

Provu do diri, kiu instrumento, kiu maŝino, kreitaj de la progreso, estas superaj al la skio, kaj ebligas al la homo moviĝi pli rapide ol la plej moderna aŭtomobilo, sen ia trudo, sen ia devigo al ŝoseoj aŭ vojoj? Motorciklo, aviadilo, biciklo, aŭtomobilo, boato, kaj ankaŭ la ĉevalo, neniu el ili egalas, laŭ potenco, rapideco, malpezeco, tiun novan estaĵon konsistantan el ligno kaj homo. Du bretoj sub la piedoj, kaj jen la miraklo estiĝas.

Por vi, la revulo kaj solulo, jen la promenoj tra la neĝkovritaj arbaregoj, tra la senhomaj alpopaŝtejoj; por vi, la montarano, jen la aliro vintra al la alta montaro kaj la radia vido al la lumbrilegaj pintoj eliĝantaj, kvazaŭ greka arkipelago, el la tero surkovrita de nebulaĵoj. Por vi, la pure sportema: la freneza deklivglito senkondiĉa laŭlonge de la famaj ĉampionad-trapasejoj, la ebriiga sento degliti, en la daŭro de kelkaj minutoj, de alteco 2500 ĝis 1000-metra, tra "koridoroj", arbaregoj, paŝtejoj, fruktarbejoj, kaj, rapide resupreniĝinte ĝis la pinto dank' al la dratkajuto, refoje ĝui la miraklon senĉese renoviĝantan. Por vi, la rafinita: la eksterordinara impreso de potenco kaj superrego, kiu ekkaptas la skianton, kiam impetinte de sur saltotabulo li laŭvorte flugas, eksaltas, forlasas la grundon por distancoj variantaj de 60 ĝis 100 metroj, kaj rekontaktiĝante kun la neĝo, daŭrigas sian neriproĉindan alteriĝon per vertiĝodona "pafiĝo" je rapideco de po 100 km. hore.

La neĝo... la neĝo ĉion ĉi ebligas.

Ĉar, en niaj montaroj, ĝi por pluraj monatoj alportas la certecon pri bela vetero, blua ĉielo -- el bluo pli profunda, pli karna ol la lazura bluo -- seka kaj bonfara klimato. Adiaŭ! malvarmumoj, gripoj... for la pezaj surtutoj, la botoj, la lanŝaloj; vivu la bone tajloritaj konus-pantalonoj, elegante naskiĝantaj el la skiŝuoj, kaj ankaŭ la malpezaj ventjakoj kovrantaj ununuran dikan lantrikoton; libero en movoj, libero de l' korpo kaj de l' spirito... La neĝo!

Kaj la vintra vivo sur la montaro: la senlaca intenseco de la vintrosportaj stacioj; la densaj tagoj pasigitaj sur la neĝokampoj je skiado, seĝglitado, bobsledado; sporto, kaj nur sporto; sporto, kiun oni mem partoprenas en la vastega stadiono de la naturo. Kaj ankaŭ, vespere, kiam noktiĝis, sub la ŝtala ĉielo, kie flagretas la steloj, ĉiu iras al la glitkurejo por ĝui ĝiajn purajn kaj estetikajn plezurojn; kaj ankoraŭ la sledaj promenoj kun la longa glitado de l' glitstangoj sur la vojoj kriantaj pro la frosto, glitado akompanata de l' sonoriletado de la "trojkaj" veturiletoj, dum, komforte volvita en peltoj, ĉiu povas revi kaj kredi sin princo.

La neĝo estas ĉio ĉi, kaj ankoraŭ multaj aliaj neesprimeblaj aferoj: ĝi estas vivo, sano, emocio, ĝojo, gajo, sporto, spektaklo, arto.

La neĝo estas varmo.

La vera, la unika varmo; la varmo de la animo.

Verŝajne tion ĉi ĉiam antaŭsentis la geknaboj, longe antaŭ ol la vintraj sportoj enmodiĝis, antaŭ ol la homoj ekkutimis vojaĝi dumvintre al la montaro (dum tie supre ĉio ankoraŭ dormetis dum ses monatoj, kaj neniu sciis, ke super la nebuloj de l' vivo kaj de l' urbo etendiĝas fea kaj sunoplena reĝlando), tion ĉi antaŭsentis la infanoj, kiam ĉe l' unua tuŝo de neĝfloko, ĉe l' unua vido de l' granda naskiĝo de la blankaj papilioj, ili fine entuziasmiĝis, deliraj, saltante kaj ridante: la neĝo! jen la neĝo!... kaj ankaŭ ridetis la avinoj pensante je la frenezaj glitadoj de l' propra junaĝo.

(Kun permeso de la aŭtoro, el la revuo Arts et Tourisme Cheminots, Febr. 1955.)