Enkomputiligis Don HARLOW

El "Dek ok printempoj"

de Lehte HAINSALU

elestonigis H. DRESEN

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/4, p. 146


En la aŭditori' kelkfoje
post finanonco de l' lekci',
dum oni bruas vivoĝoje,
en kor' doloron sentas mi.
Enpense al la monto nur
el la fenestro mi rigardas,
folioj tie flagre ardas
kaj glitas teren kun susur'.
Vekiĝas tagoj en memor',
jam forglitintaj en silento,
aŭtunojn kelkajn kun ĝojsento
revokas ĝue mia kor' ...
Ho sorto, via amtener'
je vivoforto ne avaris.
Mi dankas eĉ pro la sever'
ĉar ĝuste ĝi min homo faris.