Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Poemoj de Giovanni Pascoli

de Karolo PIĈ

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/4, paĝoj 159-160


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Giovanni Pascoli: POEMOJ elektitaj el liaj verkoj. El la itala lingvo tradukis Giordano Azzi. Eldonis Antonio Noseda, Como, Italio, 1952. Pĝ 52. Broŝ. Prezo it. liroj 250.

Pascoli estas itala poeto el la pasinta jarcento. Laŭ la ENKONDUKO, verkita de Ambroggio Stoccoro, li naskiĝis en 1855 kaj mortis en 1912. Post nefeliĉa junaĝo, skuita de familiaj tragedioj, li fariĝis ŝatata literaturisto kaj aŭtoro, kaj fine eĉ profesoro de la Bolonja Universitato. La ĵus publikigitaj POEMOJ estas ĉerpitaj el liaj poemkolektoj Myricae (Mirikoj), Poemetti (Poemetoj), Canti di Castelvecchio (Kantoj de Castelvecchio), Poemi Conviviali (Regalaj Poemoj) kaj Carmi Latini (Latinaj Poemoj). Ilia mondo estas la mondo de la naturo kaj simplaj, ordinaraj kamparanoj, sed ankaŭ la mondo de la malbono, morto, doloro, rezignacio kaj vana, senefika lukto; la mondo, kies pezo premas la aŭtoron, kiu volus fuĝi el ĝi kaj vivi ie trankvile en soleco.

La 16 elektitaj poemoj ne estas seninteresaj. Tamen legantoj, kiujn eldorlotis la fascina Esperanto de la Stafeto-libroj, eble sentos ioman elreviĝon super ilia lingvaĵo. Parte la elreviĝo estos prava. Ĉar la tradukado estas arto, eĉ tre malfacila arto! Kaj verŝajne mi ne mensogos dirante, ke nuntempe en nia literaturo ekzistas maksimume kvar, kvin homoj, kiuj sĉias traduki.

Al mi, persone, ne plaĉas versoj kiel la jenaj el LA TEKSISTINO:

Ploris mi, diris: kiel mi povis
ho dolĉa bon', foriri de vi?
Ploris ŝi, diris, dum geston ŝovis:
kiel ni povis?

Mi sentas mankon de pronomoj tie. Kiu diris kaj kiu ŝovis? La legantojn tiaj ŝaradoj eble iom ŝokos. Tamen, lojale al la tradukinto, mi devas konfesi, ke ili ne estas multaj en la libro, kiu cetere, legiĝas tute bone. Ĉar Giordano Azzi ne ĝenas nin per novaj neologismoj, kaj lia vortprovizo estas preskaŭ nur tiu de la Plena Vortaro. Pro tio oni devas lin gratuli.

Tiel do, malgraŭ ĉio, POEMOJ estas leginda vers-libreto. La tempo, kiun oni dediĉos al ĝia tralegado, ne estos perdita senutile. Ĉar iuj pecoj, kiel EN LA KARCERO DE ĜENEVO, EN ORIENTO, EN OKCIDENTO kaj kelkaj aliaj rekompencos ĉiun pli ol sufiĉe!