Enkomputiligis Don HARLOW

Recenza relativeco

de F. R. BANHAM

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/4, paĝoj 152-159


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

I

Nia literaturo vivas nur per vasta legada de la Esperantistoj; ilia volo legadi plej ofte venas de la instigo, kiun ili ricevas per recenzoj. Estas diskutinde, ĉu "La Rondo" havas la spacon kaj la ekipon provizi indajn recenzojn, kiuj ĝuste kaj juste povas doni indikon pri la efektiva valoro de tiu aŭ tiu verko; kaj certe estas, ke ĝi ne povas provizi detalan literaturan ekzamenon de la teksto.

Krome, al la memevidentaj malfaciloj, kiuj ĝenas nin, aldoniĝas ankoraŭ plendo, ke abonantoj de "La Rondo" ne bezonas recenzojn de kiu ajn speco, ĉar tiuj homoj jam legas recenzon en "Heroldo" aŭ alia gazeto alilanda.

Tio pensigas nin pri la homo, kiu diris: "Ne aĉetu libron por Johano, ĉar li jam havas unu". Stranga sinteno! Vi ne rifuzas legi artikolon pri fama aktoro, pri homo muzika, religia, politika, simple ĉar vi iam legis artikolon pri li en iu gazeto. Ekzemple, vi ne diras: "Mi ne volas legi pri la rasproblemo en Usono, ĉar iam mi legis unu artikolon pri ĝi." Se vi havas intereson pri la negroj, vi avide legas kion ajn verkitan pri ili, ĉu ne? Ĉu vere ne plaĉas al vi, legi pli ol unu interpreton aŭ takson pri grava verko en Esperanto? Mi mem indeksas ĉiun recenzon pri verko, kaj zorge registras ĝian trovlokon en la koncerna libro.

Ĉiu recenzo estas efektive iuspeca eseo, verkita pri iu afero aŭ fenomeno; la diversaj recenzantoj iufoje prezentas al vi diferencajn aspektojn de la afero, kaj ofte interpretas ilin per diversaj konceptoj kaj opinioj. Alifoje ili konfirmas unu la alian en la taksado, almenaŭ pri la ĉefaj trajtoj. Kiel ajn estu, bona recenzo estas bona literaturaĵo, kaj meritas legadon.

Certe estas klare, ke, ju pli oni legas recenzojn pri iu libro, des pli oni venas, per komparado, al ĝusta kompreno pri ĝia valoro, gravo kaj signifo por nia afero. Cetere la redaktoro havas devon, pritrakti ĉiun verkon eldonitan en Esperanto, kaj aparte tiujn, kiujn li ricevas speciale por tio.

La historia evoluo de la recenza arto en Esperanto estas kronikita en "La Enciklopedio de Esperanto", sub "Kritiko", al kiu mi vin turnas, se feliĉe vi havas ekzempleron.

En la frua tempo la recenzo preskaŭ tute mankis en Esperanto. La bibliografian rubrikon en la gazetoj gvidis brilaj plumoj -- Bourlet, Corret k.a. -- sed ili plejparte laŭdis la t.n. "pliriĉigon de nia literaturo" kaj en prilingva kritiko sin koncernis preskaŭ ekskluzive kun la gramatiko kaj la vortaro. Antaŭ 1914. la E-gazetoj estis multe okupataj pri la atakoj de Ido, kaj inter la Esperantistoj mem regis akra disputado pri la diversaj skoloj, ĉefitaj de Corret kaj Cart, Bourlet kaj Grosjean-Maupin, kiuj patronis eldonejojn rivalajn. La unua skolo estis konservativa -- la alia neologismema. "La Revuo" kaj "Lingvo Internacia" siatempe respegulas tiun intermalamikecon. Tio manĝis la spacon kaj ni malofte legas bonan recenzon el tiu tempo.

En la 1920-jaroj kaj poste la afero pliboniĝis, kaj komencis aperi kritikoj, kiuj rigardis la verkojn kiel artkreaĵojn, pritraktis stilvalorojn, internan konstruon, esprimforton, kaj la artisman individuecon de la verkisto. Tio certe validas pri "Esperanto", "Heroldo" kaj "Germana Esperantisto". Sed multaj gazetoj daŭrigis la malnovan vojon; iliaj indulgemaj redaktoroj volis plaĉi al ĉiu trorapida eldonemulo, kaj rutine, stereotipe laŭdis lin, aldonante personajn opiniojn ofte ne ĝustajn. Tio reliefiĝas en artikoleto en "Esperanto" (Feb. 1923), kie la redaktoro atentigas: "Antaŭ dek aŭ dudek jaroj, oni juĝis indulgeme ĉiujn Esperantaĵojn... nune la cirkonstancoj estas malsamaj kaj rajte oni fariĝis pli severa... la epoko de ĉiama senkondiĉa admiro estas for; la potenco de nia movado, ĝia seriozeco malpermesas nun, ke iu ajn mallerta samideano tedu siajn samcelanojn per aĉaj presaĵoj kaj ŝovu inter la ornamoj de niaj bibliotekoj sian malplaĉan fuŝaĵon, kiun oni nur honteme povus montri. Ni bezonas valorain tradukojn kaj originalaĵojn, kaj ni volas ilin en honesta vesto. Peko kontraŭ tiu necesa dececo estas ĉiam punota per apero de justaj meritataj riproĉoj. Kritiko pli severa ol la kutima certe faras servon al nia afero. La recenzoj en niaj gazetoj estas ĝenerale tre afablaj, tre laŭdemaj kaj montras mankojn nur kiam tio estas utila. Oni ne povas postuli, ke recenzanto ĉiam aspergu ĉion per benita akvo. Li rajtas, li devas diri senkaŝe sian penson. Neniu eldoninto imagu al si, ke per sendo de du ekzempleroj de verko li aĉetas la konsciencon de la recenzisto".

Nur kiam aperis la pure literaturaj gazetoj, kiel "Literatura Mondo" kaj "Malgranda Revuo", ni vidas recenzojn proksimumiĝi al la idealo. En ili ni vidas honestan taksadon de la enhavaj kaj stilaj valoroj, kai bildon de la literatura evoluado kiel entuta komplekso -- ni vidas provon al perspektivo de la literatura tendenco en ĝia plena signifo.

Fakte, ĉe la landaj organoj oni povas nur malofte vidi taŭge-longan, plentaksan recenzon, kiu detale pritraktus verkon en ĉiuj aspektoj. Karl Minor, en "Germana Esperantisto", tamen, efektive faris tion por "En Okcidento Nenio Nova" kaj "La Vojo Returne", kaj en la fruaj jaroj "British Esperantist" donis pli longajn recenzojn ol ĝi hodiaŭ donas. "International Language" (1924-31) estas mino de bona kritiko. Hodiaŭ laboras en Esperanto eble dek-du recenzantoj, kiuj ornamus kiun ajn nacilingvan revuon, tamen, ŝajnas, ke ni havas pli da aŭtoroj ol da vere elstaraj recenzistoj.

Gravaj verkoj postulas multe da spaco en gazeto, kaj neordinaran kompetenton ĉe la recenzanto. La rimsistemo de "La Dia Komedio" ("La Infero") kaj la senco de tiu kosma poemego; la historia interpreto de "Jarmiloj Pasas"; la vasta priserĉo de "La Leteroj de Zamenhof", kaj de "La Originala Verkaro"; la teksta fidelo, la formbelo de la Ŝekspiraj tradukoj; la grava signifo lingva kaj teologia de la Hebrea Biblio Zamenhofa; -- ĉiuj povas esti pritraktataj nur de kleraj homoj, havantaj liberan spacon por demeti siajn literaturajn kaj interpretajn konstatojn. La plej bona recenzo de "La Infero" estis tiu de La Colla; tiu de "Jarmiloj Pasas", de M. C. Butler; pri "La Leteroj de Zamenhof", de Francoj, kiuj retenis memorojn pri la koncerna epoko; pri la Ŝekspiraj tradukoj de Stephen Andrew, de Japano! pri 1a Zamenhofa Biblio, de Pastro W.J. Downes.

Nur grandaj revuoj povas disponigi spacon por tio. Mi poste donos ekzemplon, por klarigi tiun punkton, elektante "Hamleto". Kiel recenzi "Hamleto" en du-tri coloj da spaco?


Post tiu mallonga skizo, mi penos paroli pri la principoj de l' recenzarto.

La Kvalitoj de Recenzanto


La devo de homo, posedanta la literaturan kaj pensanalizan kapablon, estas prezenti siajn ideojn kaj taksojn pri verkoj por gvidi kaj eduki la Esperantan popolon. Li devas esti ne rutinulo, nek homo de mallarĝa kulturo. Se li havas fortajn kredkonvinkojn, li ne lasu, ke tiuj konvinkoj blindigu lian penson kaj menson kontraŭ aliaj kredskoloj kaj opinimondoj. Li havu kapablon simpatie percepti la relativan veron en fremdaj por li filozofioj aŭ mondrigardoj, kiuj kiel sistemoj estas entute ne akcepteblaj por li. Li estu iom familiara kun la tekniko de la grandaj kritikistoj -- Sainte-Beuve, Dowden, Bury, Gosse. Li legu verkojn de diversaj kritikaj skoloj -- Chesterton, Froude, Belloc kaj Stevenson.

Se homo havas apartan kredon pri la religio, ekonomio, socio kaj moralo, li devas ĉiam memori, ke li ne recenzas por siaj samkredanoj, sed por la amaso da diversaj legantoj. Anglikano, recenzante por eklezia organo, aŭ racionalisto por sia revuo, povas permesi al si liberon, uzante terminojn kaj pensesprimojn simpatiajn por siaj legantoj.

Por Esperanta gazeto la afero devas esti alimaniera. Li tiel verku, ke netrude, neofende, per neperceptebla, subtila forto, li enŝovu ideojn en la kapojn de la legantoj. Prefere li levu demandojn, ol dogmi asertojn, kaj uzu la Sokratan (t.e. la demandigan) metodon, ol rekte instrui.

Tio temas pri la sencenhavo. Pri la stilo li devas havi ĝustan koncepton de la tiel-nomata "internacia stilo", kaj juĝi la libron per tio. En prozo -- bona vortordo, klara frazfarado kaj kristale esprimita pensfluo estas necesaj por la bona stilo. En verkoj de la cerbo devas regi la logiko, racio, kaj devas malesti dusencaj, malklaraj esprimoj. En verkoj de la koro devas brili la riĉa koloro, lirika fantazio, subtila emocio, sonĝe dolĉa nerealeco. La recenzanto estu familiara kun ĉiaj formoj de literatura arto. Por verko de internacia signifo, de granda valoro -- ekz. "Peer Gynt" aŭ "La Infero" -- la taskon recenzi ilin povas fari nur homo funde leginta kaj bone kulturita, homo kun scio pri la relativeco de l' penso kaj kredo, iliaj ŝanĝiĝoj dum la jarcentoj sub diversaj ekonomiaj, sociaj kaj aliaj premoj; krome li havu scion pri la variaj skoloj de literatura esprimo kaj nacia aparteco. Por taŭge trakti tradukojn el diversaj lingvoj kaj epokoj li devas prikoni la literaturon ankaŭ de pluraj Eŭropaj popoloj.

Tio estas konsilo ideale perfekta. Ordinare la Esperantistoj akceptas multe pli malaltan nivelon de atingo. Plejofte estas, ke ni simplaj Esperantistoj recenzas por niaj similuloj. Elstaras eble nur dek-du eminentaj plumistoj en la recenza kampo, el kiuj kelkaj estas jam konataj literaturuloj -- ekz. Waringhien, Max Butin, Josef Berger.

Emilija Lapenna tuŝas la problemon en "La Suda Stelo" (Dec. 1956). Ŝi devis recenzi la malfacilan poemegon "La Infana Raso" (Auld) kaj konfesas sian nekompetenton por tiu tasko. Tamen ŝi formis al si principon, kiun ankaŭ mi jam formis por tiu ĉi prelego, nome: "Recenzistoj devus posedi fakan scion pri literaturo, krom emo, ŝato kaj kono. Sed en niaj vicoj ekzistas, nur malmultaj, kaj la redaktoroj ofte konfidas recenzojn de la verkoj al personoj sen faka scio, konsolante sin, ke emo, ŝato kaj kono de la literaturo tute sufiĉas. Ĝi ja devas sufiĉi, ĉar alia solvo ne ekzistas. Ni do plenumu la taskon se ne bone, almenaŭ solide kaj konscience. Ekzistas nur unu vojo akceptenda en ĉiu okazo: simpleco kaj sincereco. Simple kaj sincere surpaperigi la impreson, kiun mi ĝisvivis, leginte kaj finleginte la libron".

Legantoj nur deziras ricevi raporton de inteligenta homo pri tio: kiel la verko efikis sur lin, kaj supozeble tial efikos sur ĉiun ordinaran leganton. Estas la normaluloj, kiuj aĉetas librojn -- la recenzanto do ĉiam tenu en la penso: kiel ĉi tiu verko efikos sur la ordinaran homon. Kiel mi povas klarigi al li la ĝustan pensosintencon al la verko? Kiel simple prezenti ĝian dirvolon kaj glatigi por li la malfacilajn paragrafojn? Kiel averti lin kontraŭ tio, kio ŝajnas al mi evidenta sofismo?

Jes, inteligenta ordinarulo povas indiki klarlingve la impresojn proprajn, kaj per tio indiki tion, kio, li rajtas supozi, estos tiel sama ankaŭ por aliaj, pli-malpli sur la sama kulturnivelo.

Kvin principoj de la Recenzarto

(1) En la ĝenerala literaturo -- distra, amuza, eduka, pensiga -- oni celas nur doni klaran impreson pri la verko. La tasko ne estas pli ol tiu, kiun devas fari inteligenta liceano por sia rutina lerntasko. Lia tasko estas raporti la enhavon de la verko, kaj formi en frazojn ia plezuron kaj profiton, aŭ la ĉagrenon kaj temporabon, kiun la legado rezultigis por li. Kompreneble, laŭ la temperamento de la recenzanto, la raporto estos aŭ amuze verkita aŭ serioze kaj seke traktita. Tiu spirita elemento ne grave efikas sur la principon; Chesterton pritraktis la plej seriozajn demandojn kaj temojn, uzante stilon, kiu eferveskis kun riĉa humoro kaj komikaj efektoj. Certe estas, ke lia verkcelo estis tamen motivita de la plej intensa religia konvinko.

Resume, pri la ĝenerala literaturo, celu doni la impresojn, kiujn ordinare ricevus el la verko la ordinara homo.

(2) Pri la polemika literaturo -- Pri iuj verkoj oni rajtas rebati kaj disbati la ideojn kaj argumentojn de la aŭtoro. Tiaj recenzantoj, kompreneble, faras tiun servon por gazetoj kun preferata aŭ profesata ismo aŭ kredo. Ekzemple, ni en "La Rondo" adoptas tiun principon, recenzante seriozan verkon, kiu celas endanĝerigi aŭ diskreditigi nian sanktan aferon. Ni rajtas defendi Esperanton; sed ni ne rajtas ataki kredojn, kiuj en si mem, aŭ per si mem, estas neŭtralaj vid-al-vide al ni. Ni atakas nur la nudan kontraŭ-Esperantismon.

Tamen, tiu principo estas elasta, ĉar Esperantismo havas bazon sur pli ol unu formo de idealo, kaj ekzistas pluraj skoloj de la penso, kiuj malbone sintenas al la atmosfero, en kiu Esperantismo povas facile flori: Ekzemple, ni ne laŭdus libron, kiu krude defendas rasan malamon.

(3) Pri libroj propagandantaj religian aŭ socian kredon aŭ filozofion, ni penu trovi, ĉu ĝi efektive kaj honeste faras la elektitan taskon. La aŭtoro prenas sur sin la taskon starigi argumenton aŭ prezenti certajn ideojn sistemige. Ni devas trovi: ĉu aŭ ĉu ne li sukcesis en tiu provo? Nia tasko estas objektive, rigide senpartie, racie, senemocie kaj klarvide konkludi pri lia sukceso aŭ malsukceso en pure teknike farita laboro. Ni devas demandi al ni: ĉu ni povus fari la provon pli efike, se ni havus lian kredon kaj materialon?

(4) Pri verkoj de internacia signifo, ofte tradukitaj el lingvo fremda, nur escepte dotita homo povas verki kun aŭtoritata valoro. Tion ekzempligas la fakto, ke nur La Colla recenzis "La Infero" de Dante kun impresa forto. Li estas Italo kaj klera homo. Estas plorige, vidi en la diversaj gazetoj ne pli ol nurajn mencietojn pri gravaj tradukostreĉoj, kiuj meritas paĝojn da penetra pripensado. Sed, kiel provizi la talenton necesan por tia verkado? Manke de taŭga klerulo, bone estas, ke la recenzonto legu kiel eble plej multe pri la verko, tiam zorge legu ĝin, kaj poste donu honestan bildon de siaj individuaj pensoj pri la libro, enhave kaj stile.

(5) Pri specialaj temoj, sciencaj, medicinaj k. t. p. Estas evidente, ke nur homo kun la koncerna edukado povas taksi la valoron de neliteraturaj verkoj de sciencfaka speco. Tio starigas apartan problemon por ni Esperantistoj. Ekzemple, kiom da nukleaj sciencistoj trovas sin inter ni? Se neniom, kiel recenzi verkojn pri la atomo? Feliĉe, ni jam vidas revigliĝon ĉe la sciencistoj pri Esperantismo, kaj la starigado de Esperanta Scienca Asocio donas belan promeson. Mi varme rekomendas sciencistojn aboni "La Scienca Revuo", en kies numero troviĝas preskaŭ dudekpaĝa recenzo de D-ro Roelofs pri la ĵus eldonita vortaro ĥemia de Duncan.

Se fakulo mankas por recenzon fari, la ordinara recenzanto elektu nur la elementojn en la verko, pri kiuj li sentas sin kompetenta kritiki -- ekzemple, la formon de stilesprimo, aŭ asertojn dubajn eĉ por nefakulo.

Kiomlongo de Recenzoj

Kiam Macaulay verkis recenzon ĝi prenis formon de longa eseo. Ekzemple, tiuj pri "La Vivo de Byron" (biografio verkita de Moore); "La Historio de la Papoj" (de Ranke); aŭ nova eldono de "La Progreso de la Pilgrimanto". Recenzoj en la pli seriozaj Anglaj kulturgazetoj -- "New Statesman" aŭ "Spectator" -- estas malpli longaj; tamen imponaj pensostreĉoj en la esea formo. La spaco disponebla por Esperantaj redakcioj ne permesas tiel detalan ideo-disvolvon. Por la malgrandaj Esperantaj gazetoj, la perfekta recenzo devas esti kerneca, kompakta kaj trafe originala... diro multa en amplekso malmulta.

Kiel modelo de la kelkcolaj recenzoj kun dinamita enhavo estas "The 100 Best Books" (John C. Powys. Little Blue Books). En ĝi Powys prezentas treege pensriĉajn taksojn de mondkonataj verkoj. Per oklinia frazgemo li priskribas "La Psalmojn". "La plej kortuŝa, plej nobla, plej digna literaturo. Konsolon, helpon, kvieton ĝi radias el si". Pri "La Odiseo": "La plej pura kristaliĝo de la Greka stilo; la plej ekscita aventur-romano de ĉiuj epokoj".

Tiuj ne estas ĝustedire recenzoj, sed fulmaj ekbriloj de la homa spirito, de la vera genio. Per kelkaj vortoj la aŭtoro prezentas la esencan karakteron de la verko, per lingvo, kiu sage penetras la animon.

Niaj recenzantoj povus lerni multon, se ili studus la teknikon de J. C. Powys.

daŭrigota