Enkomputiligis Don HARLOW

Sabla vojeto

de Paul HAAVAOKS

elestonigis H. DRESEN

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/4, paĝoj 145-146


De l' pordeg' erikejen ekgvidas
sabla vojet' ...
Iam sur sablo bruliga rapidis
eta pied'.

Pinoj taŭzitaj... Betul', junipero.
Mankas majest'.
En okulojn disblovas sablerojn
La tempest'.

Are abelojn erik' allogas,
zumas kular'.
Al baril' mi per brust' min apogas,
pensas dum star':

Plaĉas al kor' juniperarbusteto,
sablo kaj pin' ...
Ĉu en la vivon la sama vojeto
gvidos do min?