Enkomputiligis Don HARLOW

Historia skizo de la internacia lingva ideo

de Tomaŝ PUMPR

Recenzo

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/4, paĝoj 147-148


La Asocio de Laboristaj Esperantistoj en Amsterdam publikigis sub tiu ĉi titolo en formo de 40-paĝa broŝuro serion da freŝstilaj artikoloj, kiuj aperadis en La Progresanto. La eldonintoj havis bonŝancan ideon metante en la manojn de la esperantistoj informilon bezonatan kaj samtempe fidindan, kiu elektis la oran mezan vojon inter la ampleksaj leksikonoj tiutemaj kaj ofte tre supraĵaj propagandiloj. La verko apogas sin je la studrezultoj de la meritplenaj antaŭuloj, precipe Couturat, Guerard, Stojan kaj Drezen, sed prilaboras sian tezon en ne tro detala, tamen tre klara, interesa kaj memorebla maniero. La aŭtoro gvidas la legantojn ekde la unuaj provoj formigi internacian lingvon, ne preterlasante eĉ la legendon pri la profetaĵo de Cefanja el la Malnova Testamento, kies misteron sprite disglavis Waringhien en siaj Eseoj I. Alian ĉapitron la aŭtoro dediĉas al la pazigrafioj, la neparoleblaj skriblingvoj. Post teoria ekskurso pri projektoj aprioraj kaj aposterioraj kaj pri diversaj eksperimentoj tiu-specaj, la aŭtoro dediĉas grandan atenton al Volapük, la unua planlingvo, kiu transpaŝis la limojn de la teorio; poste li transiras al Esperanto, traktas ĝiajn principojn kompare kun aliaj projektoj, informas pri la komencaj reformtendencoj kaj la evoluaj fortoj. Kun ne malpli da zorgo la broŝuro pritraktas ankoraŭ aliajn sistemojn, se ili akiris almenaŭ iom konsiderindan nombron da adeptoj, nome: Latino sine fleksione, Ido, Occidental (Interlingue), Novial kaj Interlingua de IALA. La gramatikaj klarigoj estas akompanataj de komparaj tekstoj, tiel ke la leganto havas la okazon konvinkiĝi, ke plejparto de la nuntempaj projektoj estas pli-malpli variaĵoj de unu kaj la sama ideo kaj metodo. La libro estas skribita kun tono instrue objektiva kaj kun profunda kono de la afero.

Ni citu el la konkludo de la libro: "Estas evidente, ke ne ekzistas prektike provita, science bazita kaj ĝenerale agnoskita normo por objektive taksi la gradon de perfekteco de lingvo internacia. Pro tio, kaj ĉar krome gravas ne nur ĉi tiu, sed ankaŭ aliaj faktoroj..., la esperantistoj opinias, ke estas preferinde lasi la finan decidon pri la definitiva formo de la lingvo internacia al kompetenta instanco, siatempe starigota de tutmonda registaro aŭ reprezentantaro, kiu per sia aŭtoritato kaj potenco kapablos efektivigi la ĝeneralan enkondukon de la elektota lingvo, kaj dume grupiĝi ĉirkaŭ Esperanto, la plej disvastiĝinta, grandskale praktikata, vere vivanta internacia lingvo".

Por kompletigi la informojn, kiujn donas G.P. de Bruin en sia libro, mi opinias oportuna fari kelkajn rimarkojn:

Pri Komensky (Comenius), unu el la humanismaj filozofoj, kiu antaŭ 300 jaroj multe meditis kaj spekulaciis pri la problemo de plisimpligo de l' homaj lingvoj, de Bruin prezentas nur la citaĵon el la verko Via lucis (La vojo al la lumo). Sed Komensky postlasis tutan libron sub la titolo Panglottia (Universala Lingvo), en kiu li konservis siajn trafajn kaj profundspiritajn ideojn pri la lingva interkompreniĝado de la homoj. Ĝis antaŭ nelonge oni opiniis, ke tiu ĉi libro estas perdita; sed antaŭ la dua mondmilito la manuskripto de la Panglottia estis retrovita. Detalojn vidu en la Norda Prismo Nr. 4/1957, paĝo 206. Kvankam la verko de Komensky ankoraŭ ne estas eldonita, ne nur latine, sed ankaŭ ne en traduko, la ĉeĥoslovakaj samideanoj esperas, ke ili havos la unuaj la bonŝancan okazon, baldaŭ prezenti al la internacia publiko detalan informon pri ĝi.

Inter la vanaj projektoj pazigrafiaj estas necese citi ankaŭ la "neoglifojn", kiujn kreis, sisteme ellaboris kaj ankaŭ Esperante propagandis D-ro Alexander Sommer-Batêk (Praha 1933).

Kaj fine, nur por kompletigi la statistikon de la morte naskitaj infanoj, mi mencias ankaŭ la lingvon Komun, kiun elpensis laŭ la bone konataj modeloj kaj en la jaro 1946 en Praha eldonis F. Musil. Jen specimena frazo: "Komun lingva ese perfekt sinteze de naturalistik e fonetik proyektes. Komun propaga se self."

La broŝuro de G.P, de Bruin estas interesa legaĵo kaj instruplena informilo.