Enkomputiligis Don HARLOW

Al amikino de l' iluzioj

de Julio BAGHY

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/5, p. 179


DIT, migras vi reve en bosko de bardoj,
pompo de buntaj kantfloroj vin ravas.
Dum febre vi vokas aŭroron en ardoj,
por vi parulon el ombroj vi havas
kaj ... dormas. Nur ŝajnas la viglo de l' koro;
am' de mortintaj amantoj vin ĉenas.
Sur voj' de revado vagante en solo
tiel vin trovi nur vane vi penas.

Torditan realon prezentas imago:
ŝminkas nur ritmo kaj rimoj ĝin bela,
mensoga promeso anstataŭ la ago,
ploro aŭ rido ja restas -- sencela.
Nektaron vi sorbas kaj tamen soifas,
vidas eĉ sunon sen bril' tra nebulo,
burĝonojn de kor' via velko jam ĉifas;
sorton nur havas, ne vivon, timulo.

DIT, ĉasta obstino mallertas eĉ vivi.
Teren el bosko de rev' mi vin pelas,
ke sentu vi vin mem volanta aktivi;
sciu: vi amas, vin am' mia celas.
Ne gravas la daŭro de sent' emocia,
kiam nin lulas amsorĉa arpeĝo;
je paro kunforĝas nin amo pasia,
estras nun en ni -- la Vivo kaj Leĝo.