Enkomputiligis Don HARLOW

Kial tiuj etaj damoj...?

de Raymond SCHWARTZ

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/5, p. 164


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

La dameto, kiu floras nokte sur kafejteraso,
kun ridet' sur ondaj lipoj, kun kavet' en vangograso,
kies kruroj elokvente mokas konvenciajn jupojn,
ankaŭ tiu eta damo havas niajn priokupojn.

Ankaŭ ŝi ne fuĝi povas el ŝablonoj de l' serio,
ankaŭ ŝi neniam ĉerpis oron el la loterio,
kaj post tago tag' alias kun la samaj garnituroj:
Kapdolor', flikota ŝtrumpo, rost' aŭ frosto kaj... fakturoj!

Pro filet', sub fremda zorgo, ne fermiĝis la cikatro,
tiom pli, ke ŝi neniam aŭdis ion de la patro!
Kaj la karaj koleginoj, pli ruztrompaj ol serpentoj --
por nenion diri, krome, pri postuloj de l' klientoj...

La dametoj, kiuj floras nokte sur kafejterasoj,
saĝe maskas ted-obsedon de l' intimaj embarasoj.
Kial tiuj etaj damoj estus ne, por ni, ekzemplo,
eĉ se ni la vivkonceptojn kultas en alia templo?