Enkomputiligis Don HARLOW

Ekstraĵoj

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/5, diversloke


EL LIBROJ

Kvankam multaj virinoj ŝajne ne kontraŭas la ideon edziniĝi, bona parto el ili malamas retiri sin konstante el la konkurado.

Thorne Smith ("La nokta vivo de la Dioj").

Ni metas la senfinecon en la amon. Pro tio kulpas ne la virinoj.

Anatole France ("La ĝardeno de Epikuro").

Al mi malplaĉas ĉia baniĝo por la plenaĝa virgulino.

Sankta Hieronymus (Letero al Gaudentius).


"La homa haŭto dividas la mondon en du spacojn: flanko de la koloroj, flanko de la doloroj."

"Eterneco okupas tiujn, kiuj havas tempon por perdi."

"La malforto de la forto estas kredi nur je la forto."

Paŭlo Valéry.