Enkomputiligis Don HARLOW

La apatia

de Theophile GAUTIER

elfrancigis L. TARKONY

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/5, p. 192


Satiĝo dormas funde de viaj du okuloj;
Deziro, am', envio en ili estas mutaj,
Jam ili eltrinkis lumon kaj vivon, kiel glutaj
Pro fundaj maroj al si ensorbas la lazurojn.

Sub blu' ilia sidas tediĝ' de l' ĉieluloj,
Por kiuj anticipe ĥimeroj iĝas nudaj,
Kaj kiuj la efikon de la motivo trudaj,
Konante, al nuntempo miksas oldajn futurojn.

Radias la senfino el viaj okulbriloj,
Kaj antaŭ ĉi nenion reflektanta spegulo
La Am' senhelpe eksidas, fermante la flugitojn.

Kaj dume en Olimpa trankvilo kaj plezuro,
Kiele Mnemosina ĉe soklo alabastra,
En sonĝo vi postĉasas al ia rev' fantasta.