Enkomputiligis Don HARLOW

La karavano

de Theophile GAUTIER

elfrancigis L. TARKONY

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/5, p. 193


En la Sahar' de l' mondo la homa karavano
Sur voj' de l' jaroj, kie ne eblas reveturo,
Piedo-trene iras sub arda sunobrulo,
Trinkante eĉ la ŝviton de sur la varma mano.

Leono granda hurlas, muĝas la uragano,
Sur fuĝa horizonto nek minaret', nek turo,
La sola ombro estas la ombro de l' vulturo,
Kiu malpuran predon flugĉasas sen kompano.

Kaj oni iras plue, kaj oni, jen, ekvidas
Ion verdantan, kion montri la man' rapidas:
Estas cipresa bosko kun multaj ŝtonoj blankaj.

Ke vi ripozu, Dio en la dezert' de l' tempo
Tombejojn metis, kiel oazojn de silento:
Ekkuŝu kaj ekdormu, vojantoj anhelantaj!