Enkomputiligis Don HARLOW

Por vejnojn pentri al ŝi...

de Theophile GAUTIER

elfrancigis L. TARKONY

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/5, paĝoj 192-193


Por vejnojn pentri al ŝi sur frunto delikata,
Donacis Japanio el sia blu' lazura,
La blank' de porcelano ja estas malpli pura,
Ol ŝia kol' diafana kaj la tempi' agata.

En okulhel' humida ekfulmas lum' beata,
Kaj apud ŝia voĉo birdkant' impresas dura,
Kaj kiam ŝi leviĝas kontraŭ l' ĉiel' obskura,
Oni ŝin kredus luno en ŝia robo vata.

Ruliĝas mole ŝia bruna okul' magneta,
Kapric' aldonas ĉarmon al ŝia nazo eta,
La buŝ' la helan ruĝon de freŝa frambo havas.

En ĉiu ŝia movo gracio ĉina ravas,
Kaj ĉirkaŭ ŝia belo freŝo-elspire fea
Sentiĝas io dolĉa, kiel odoro tea.