Enkomputiligis Don HARLOW |
I |
---|
Jam ĉiu plua tago alportas pluajn plendojn, Artrit' embuske ronĝas en mia povra brako, Unuope min forlasas la malfidelaj dentoj, Nur helpe de piloloj digestas la stomako. Jam kaŝas la kolorojn grizo seninteresa, Torporo plumba rampas tra ĉiuj miaj fibroj, Dronis la feomondo de l' ama ard' juneca, Lacigas min la homoj, lacigas min la libroj. La kor' kaj la piedoj la ŝtupojn grimpas pene, Forperdis sian blondon kaj denson la hararo, Min tedas rekomenci la vivon frumatene, Ĉar ve, min peze premas la kvindektria jaro. |
II |
Tamen -- min rekonkeras la multfaceta vivo Per varmo de okuloj, per lula paŝ' de gamboj, Per sono de orkestroj, senmorta belsoifo, Silenta sorĉa solo de la vesperaj kampoj. Kaj kiel haŭton oldan serpento de si ĵetas, De mia koro tiel defalas rusta krusto; Amaro, lamentado, laciĝo, tedo cedas Al dolĉo de l' vinberoj, al dolĉo de l' krepusko. Tra mia tuta esto kun tikla bril' inundas la senfine fajna, facila suno-klaro, Obstinaj jubiletoj en mia kor' ŝaŭmpuntas, Ankoraŭ naskas belojn la kvindektria jaro. |