Enkomputiligis Don HARLOW

Kiel malfacile estas sekreti la amon

de István ASZTALOS

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/5, paĝoj 180-186


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

En la vapora, bona varmo kvazaŭ zizante kreskas la herbo, kaj formikoj marŝadas inter la herboj. Ruĝaj skaraboj trenas sin kun persista amo. Blankaj papilioj kaj verdaj muŝoj flugadas trae en la aero. Ĉie pepadas paseroj kaj pro la granda sopiro preskaŭ diskrevas iliaj kropoj. Sur la kampoj hundoj vagadas kaj en la misvegetaĵo musteloj fosforeskas pluen kiel lumstrio.

La amo direktas nun la aprilan mondon, la flugon de la papilioj kaj muŝoj, la vagiron de hundoj kaj la ludon de musteloj.

Ankaŭ Mari Szomesan bone sin sentas. Ŝi venas sur la vojo alsupre al la fonto. En ŝia mano portilo, sur kiu pendas kruĉo kaj ŝi estas plena de ĝojo en sia koro. Tiel facilpeze marŝetas, kvazaŭ ŝi irus sur la pintoj de l' herboj. Tiel ŝi sin sentas, ke ŝi nun povus flugi, ŝvebi kiel birdo; katinumi, zigzagi en la blua ĉielaero kiel bela hirundo.

-- Katinumi... Tio estas bona! -- pensis ŝi kaj ete ekridis.

Subite ŝi komencis kanti:

"Forportis hirundo mian bonhumoron..."

Sed ŝi ne havis paciencon por la kanto, ŝi interrompis kaj denove ekridis:

-- Kun ĝusta vi provadas petoli, Gyuri Guszti!

Ŝi portis la portilon kaj ne povis elteni sian ĝojon. Okazas foje tiel al la horo, ke ekformiĝas ene ia gaja bonhumoro kaj eĉ ne scias kiel.

Denove ŝi finpensis la tutan aferon, kio okazis ĉe la kampardomo de Szalanki. Tiam komenciĝis tio kaj de tiam la fraŭlo ne lasas ŝin en paco. Centfoje li jam pentis, ke li diris tiaĵon, sed ŝi kontraŭas eĉ plie. Plena kruelo estas ŝia animo, jubilanta krueleco. Plej volonte ŝi premus en sian manon la koron de tiu knabo kaj tie ŝi premegus, ke ĝi nur doloru, ĉar tio estas ja bona: ĝis tiam estas bone por ŝi, ĝis kiam al li doloras. Terure bone estas, se pro ŝi suferas iu, se ŝi scias, ke signifas al iu multon, tio, ke ŝi rigardas aŭ ne rigardas al li.

-- Atendu nur, bona knabo, mi montros al vi! -- pensis ŝi triumfe. -- La stultetulo! -- ridis ŝi kontente.

Jam de multa tempo aktivas ĉe ili la interbatalo. De la kampardomo Szalanki ŝi ĉiam sentas sur sia vizaĝo la okulon de la knabo, kiel aŭtune la araneoreton. Li jam ĉion ekprovis, ke ekiĝu interpaciĝo, sed ŝi nur spitas, eĉ ĉiam pli spitas kaj ne volas sciiĝi pri la fraŭlo.

Kaj ankaŭ hodiaŭ, okazis io, apenaŭ antaŭ duonhoro.

Jam matene tiel komenciĝis, ke li distribuis por ŝi la plej bonan pioĉon kaj la plej belajn plantojn kaj nun, ĉirkaŭ tagmezo, subite li alpaŝis, alkliniĝis al ŝi kaj kvazaŭ li farus senvole, ekprenis la manon de la knabino kaj tiel li diris:

-- Pli profundan kavon fosu por tiuj plantoj, Marika. Nur tiom li diris, sed en lia voĉo kaj rigardo enestis mem la peto:

-- Estas jam sufiĉe, ne spitu kun mi. Pardonu jam al mi, sufiĉe mi jam suferis...

Tio estis en lia voĉo kaj la plena sindono.

Momente ŝi fermis la okulojn, tiel bone estis senti, kiome ŝi triumfis. Tujposte ŝi ekfiksis la rigardon kaj malvarme okulis la knabon:

-- Rigardu, kamarado Guszti, se vi tiel kredas, ke mi malbone laboras, mi ja povas foriri...

La knabo indigne rigardis al ŝi:

-- Ja tute ne!... Mi ja nur volas helpi al vi...

Plenruĝiĝante li staris kaj rigidfiksis siajn helbluajn okulojn al ŝi. Ĉi-tio estis en lia rigardo:

-- Ho, vi knabinjo, ĉu vi ne rimarkas, ke mi profunde bedaŭras tion, kio okazis en la kampardomo Szalanki? Havu vi jam bonkoron...

Sed tiu knabino havis ja vere inan koron.

Kvazaŭ kiun atingis neforigebla ĉagreno, ŝanĝiĝis ŝia voĉo plenda:

-- Estas domaĝe kun mi eterne nur primokadi, kamarado Guszti. Se vi ne volas, ke mi laboru en via brigado, vi nur diru tion...

Je tio ankaŭ la aliaj eksieĝis la fraŭlon:

-- Ĉu, kun la plej bona laborantino vi kverelas?!... Rigardu nur, ĉiam li nur kverelas.

-- Lasu tiun en paco, kiu laboras. Kun neniu vi kverelu! -- alkriis ankaŭ Anna Boncidan, la edzino de la subprezidanto.

Kion li estus provinta respondi? Ekprovis ja:

-- Sed mi nur volis...

Kaj tiam lia voĉo eksilentiĝis. Li jam konsciiĝis, ke tion li jam neniam plu povas klarigi,.. Staris li do plendetrue kaj amare rigardis al Mari Szomesan.

Ŝi sentis tioman triumfon, ke ŝi devis terenfiksi la okulojn, por ke la aliaj ne rimarku ion. Fine ŝi ekprenis la portilon, ke ŝi iru por trinkakvo.

Kaj nun jam ŝi pasis sur la kampvojo kaj eĉ sian ombron ŝi povis priĝoji. Ŝia ombro tiel jene kliniĝadis dekstren-maldekstren, kiel same ŝi paŝadis. Subite ŝi terenmetis la portilon kaj kiel katidino kun sia vosto, tiel komencis ŝi ludi kun sia ombro, Turnosvingiĝis ĉirkaŭ si, kliniĝadis; finfine ŝi komencis danci kaj tra sia ombro ŝi mirĝojis pri sia movbalanco. Tiam subite ŝi ekpensis:

-- Ho ve, se iu hazarde venus post mi!... Mi ekmortus pro honto!... Kun ekruĝiĝanta vizaĝo ŝi ekkaptis la portilon, kuris al la fonto kaj de tie, paŝetadante, reen.

Post kiam ŝi elvenis el inter la arbetaĵoj, trankviliĝante ŝi vidis, ke neniu postvenis ŝin, laboradis la tuta brigado.

Gyuri Guszti ankaŭ klinlaboris ĉe la frunto de la brigadkolono. Malgaje pezpendis lia kapo kaj ŝin denove ekregis la ĝojo.

-- Estas jam vi aranĝita!

Ŝi estis tre fiera je si mem.

Vere la knabo estis plena de amaro:

-- Kion volas tiu raneto?... La grandfraŭlino!... Ĉar ŝia patro havis dek hektarojn? Sed nun tiom, kiom alia. Kaj li estas jam brigadestro!

Senkonscie li elprenis sian belan poŝhorloĝon, kiun li aĉetis post la dividado de la dividendoj. La sunradio ĵetfaliĝis sur la enfermilo de l' horloĝo, sed li nenian ĝojon sentis. Lia mano same ĝin enpoŝigis, kiel elpoŝigis, lia menso kaj rigardo estis ĉe la knabino.

-- Kial, ho bona dio! mi paŝtadas je ŝi?! -- ekĝemis li. -- Ŝia haro kiel la pajlo, ŝia buŝo severa, ŝia korpo... Ŝia korpo?... -- Li ektremis. -- Ŝia korpo tiel fleksiĝas kiel la muziko. Ŝia haŭto kiel blanka pano. Oni povas ĝin ekmanĝi... Formanĝi la tutan knabinon!

Ekvarmiĝante. li rigardadis ŝin iom kaj poste pro la ektimo li elrektiĝis:

-- Mi estas perdita!... Por mi jam finiĝis!

Dolore li kliniĝis kaj sentis, ke eklarmas la okuloj. Tiel li bedaŭris sin:

-- Do tion mi atingis?! Do licas kun mi tiel agi?! Vi, raneto!... Nu, atendu nur, vi, kanajleto! Ĉi tie mi estas ankoraŭ brigadestro! Mi montros al vi!

-- Nu, antaŭen, ho bona di'! jam estas la deka horo -- li eltiris sian horloĝon kaj almontris -- kaj la rezulto de laboro ankoraŭ nenie?! Nu, ĉar ĝi kalkuliĝas laŭ normo, tial oni ja ne povas nur nenifari! -- li ekkriis per brigadestra voĉo.

-- Ni scias tiom, fraŭlo, eĉ sen vi! -- indigniĝis iu virino, sed tamen la brigado komencis moviĝi pli vigle.

Nur tiu sola ne volis ekrimarki lian koleron. Eĉ: ŝi demetis la pioĉon, la plantojn kaj ekiris al la kruĉo por trinki akvon,

Amariĝinte li daŭrigis:

-- ...Ĉar, mi petas, se ni konstante nur iradas kaj trinkas akvon, kion ni rezultos?!... Tiam, mi petas,... Ti-tiam... -- li komencis balbuti kaj silentiĝis kaj rigardis terurite, ke je tio la knabino ekturniĝis, kun suferanta mieno, ke -- jen li jam ne lasas eĉ akvon trinki -- ŝi reiris sian lokon.

-- Sed ja do trinku, ne tial mi diris, ke vi ne trinku! -- petegis rapide kaj ĉar ŝi nur prenis la pioĉon kaj la plantojn, subite li ekfuriozis:

-- Nun tuj vi trinku, ĉar, aiie...!

-- Kion alie?! -- alkriis Anna Boncidan, -- Ne estas vi agronomestro, ke vi malpermesu, se ŝi trinki volas, kaj, se ŝi ne volas, ke vi devigu ŝin! Silentiĝu tuj, ĉar -- vi dorsenfalas...

Gyuri Guszti ruĝiĝante fiksrigardis ŝin.

-- Nu, per bona dio! -- li diris poste mallaŭte. -- De morgaŭ mi ne plu estos ĉi tie brigadestro, eksciu bone! Mi foriros de ĉi-tie -- deklaris li amarkore.

Li adresis tion al Anna Boncidan, sed destinis al la knabino.

Poste li flankestaris je la ekstrema rando de l' laborkolumno kaj kiel vundita lupo post interbatalo, en solo lekadis siajn vundojn:

-- ...Ja tiel estas bone! Li metas punkton al la afero! Li ne plu lasas sin stultigi de tia pajloharulino. Se necesas, li eĉ lasos la tutan brigadestrecon, li fariĝos brigadano, li ja scias labori, li ja estas iu en la kolektivo. Li havas novan veston, belan nigran veston kaj ankaŭ biciklon kaj poŝhorloĝon... Lia patrino lin ne al tia edukis, ke jenaj dekhektaraj lin primokadu. Li ja estis soldato, li vizitadis brigadlernejon, eĉ prezidanto li povus ankoraŭ fariĝi. Ĉar plej bone estus nun morti!...

Amarumis, indigniĝis en si kiel la hundo ĉenita kaj li decidis, ke li ne plu zorgos pri la knabino. Ŝi estas fiera kontraŭ li. Ankaŭ ŝia patro estas aroganta. Li vidas jam bone, ke ŝi ne ŝatas lin... Tiel estas plej bone -- pensis li, kaj dume li sentis sian koron tiel peza, ke li plej volonte estus disŝironta el si tiun koron kun tiu ĉi tuta ampasio.

-- ...Ja tial mi ne devas detruiĝi tute, ke mia bona patrino plorplendu post mi. Ne meritas pro tia knabino!... Elsaniĝos mi el tio, se mi ne plu vidos ŝin... li konsolis sin. Kaj ke li jam nun komencu la kuracadon, li ankoraŭ pli forturnis sin de la knabino, ke li ne povu -- se eĉ senvole -- rigardi al ŝi.

Dum sutiĉa longa tempo okazis nenio.

Sed la knabino fariĝis ĉiam pli maltrankvila. Ne plaĉis al ŝi, ke li nur tiel trankvile laboras kaj ne zorgas pri ŝi. Ke jam duonhoron li ne rigardis al ŝi.

-- Vi stultetulo! -- pensis ŝi kaj estis ŝi tre ofendita.

...Kaj se vere li foriras?... Je tiu penso ŝi jam ektimis. Li ne vidas, ke ŝi nur...

Ŝi ekŝultris:

-- Mi ja ne zorgas pri li!

Ŝi eĉ provis ne zorgi pri li, sed ŝia rigardo ĉiam lin serĉis.

-- Hu, kiel serioza estas lia mieno!... Nur liaj lipharoj, tiujn ŝi ne povas elporti. Kiel la sendentaj matronoj: tiel, li havas nur peceton da lipharoj... Nu, se li ne rigardos al ŝi, ĝis ŝi nombris dudek, tiam li povos de ŝia parto definitive foriĝi!... Unu, du, tri... dek... dekses... Donu mia dieto, ke li alrigardu!...

Li ne alrigardis.

Ŝi ekĝemis.

-- Nu, denove ĝis dudek...

Ŝi kalkulis tridek, poste senkonsole alrigardis la knabon.

Ŝi staris dum certa tempo senpove kaj poste jam nenion volis:

-- Gyurika, kara Gyurika, nur unufoje rigardu ankoraŭ al mi!

Subite ŝi surpeziĝis sur la eta pioĉo kaj la maldiketa prenilo: krak-romp, rompiĝis ĝuste ĉe la kolo de l' pioĉo. Tiam ŝi allevis ĝin kaj portis al li:

-- Kaj mi nun kion faru kun ĝi, kamarado Guszti?... Ĉu vi vidas, kian pioĉon vi donis al mi?... Kaj tamen vi koleras -- aldonis milde kun pacema voĉo.

La knabo, kiu ne volis kredi al siaj oreloj, subite alturniĝis al la knabino. Liajn okulojn vualis la ĝojo. Eĉ ekvorti li ne kapablis, nur rigardis, algapis la knabinon: ŝian okulparon, ŝian vizaĝon. Rigardante ŝin tiel proksime, rimarkis, ke sur ŝia nazo aras etaj makuletoj, la lentugoj, kaj ke ŝia haŭto deskvametiĝas.

Kaj poste tiel rapide li alsaltis!

-- Donu nur al mi. Mi ja faros ĝin. Eksidu nur, momenton, kaj ĝi tuj pretos...

Li elprenis sian poŝtranĉilon, kaj vere, dum momento li pretigis la prenilon kaj alfiksis. Lerte li faris, eĉ kojnon li almartelis, ke ĝi ne moviĝu.

La knabino dume staris apud li kaj rigardis, kiel li pretfaras la pioĉon.

-- Nu, vi jam povas enirigi al ŝi la prenilon! -- mokadis pri ili iu virino.

La aliaj ridis kaj Mari Szomesan ruĝiĝante reiris al sia loko.

Jen rigardu, oni jam kunparigas ilin, jen priklaĉas ilin!... La patrino mortbatos ŝin, se ŝi ekaŭdos... Kaj ĉu ankoraŭ la patro?! ... Krome kaj speciale li ne ŝatas tiun ĉi fraŭlon...

Sed nun la knabo kapablas eĉ drakon kontraŭbatali, ne nur tiun ĉi virinon.

-- Ĉu vi ne povas teni vian langon?! Iu ja devis reingi tiun prenilon, ĉu ne? -- fiksteniĝis li al ŝi batalvole.

Tiu kapjesadis:

-- Certe, ke oni devas reingi, mia filo. Ankaŭ mi diras tion. Vi estas jam kapablulo por reingado... Ĉu vi eble alie komprenis?

La aliaj eĉ pli ridis kaj Gyuri Guszti senpove staris antaŭ ili.

-- Vi nur silentu kaj nenion diru, bone? -- li murmuris kaj flankestaris por plulabori; li vidis, ke estas malŝance komenci kun ili.

Dum iom da tempo estis silento kaj poste iu knabino komencis kanti kaj baldaŭ ĉiuj kunkantis kun ŝi:

"Kiel malfacilas sekreti la amon,
Ŝiri la violon el inter dornaro..."

Flugis la kanto supren, malsupren, kiel la alaŭdo.

Sed Mari Szomesan ne kantis. Ŝi senvorte laboris kaj estis plena de zorgoj:

-- Malbonos kun tiu ĉi fraŭlo. Ŝi konas lian patron, li ne lasos iradi lin al ili...

Pro tiu ĉi penso kaj kanto tiel malĝojiĝis ŝia koro. Ŝi konjektis iele; multon ŝi devos ankoraŭ suferi pro tiu ĉi fraŭlo.

Ĉar kiu vere kaj zorge amas, komprenas eĉ la silentadon de sia amato. Ankaŭ la knabo rigardis ŝin zorgeme. Li eksentis, ke pro li suferas kaj baraktas nun tiu ĉi knabino, ke ia granda malbono ĉirkaŭas ilian belan, hodiaŭan feliĉon. Grandan forton li sentis en siaj brakoj.

-- Ne timu, mia floreto! Ne zorgu pri mi! Nur vi amu min kaj tiam mi trairos eĉ dion! -- li pensis verve.

Kaj poste ili laboris plu, aŭskultis la kanton kaj jesbalancis per siaj koroj.