Enkomputiligis Don HARLOW

Misteroj, mitoj kaj faktoj

Eseo pri la disfame legendaj nomoj de Kanariaj Insuloj

de Juan RÉGULO PÉREZ

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/5, paĝoj 194-200


La mitoj ŝveligis la velojn de la unuaj barkoj, kiuj transiris la Heraklajn Kolonojn. Sur la lipoj de la plej maltimaj navigistoj ekvenis al la klasika mondo la Kanaria Insularo. Antaŭe la mistero ĉiam trairis ĝian latitudon. La preludo de ĝia ekkono havis mitan muzikigon. Al la Elizea Kamparo, kies aero ĉiam estis hele pura kaj freŝigita de oceanaj zefiroj, Zeŭso sendis Menelaon; al tiu lando, kiu laŭ la homera geografio troviĝas ĉe la rando de la mondo, neniam alvenas Vintro. Por Herodoto la mondo finiĝis ĉe la Ĝardeno de la Hesperidinoj, kie leviĝas Atlanto, la konusa monto, subtenilo de la ĉielo. Tie la maro jam ne estis navigebla, kaj tie la filinoj de Atlanto kaj de Hespero gardadis la orajn pomojn; tie luktis Heraklo kontraŭ la Drako kaj prenis la orpomojn, kiujn li donacis al Atena... Kaj ie-tie, laŭ diro de Platono, Atlantiso alfundiĝis dum unu tago kaj unu terurega nokto, postlasante en sia loko danĝeroplenan maron...

Kiam Plutarĥo rakontis la vivon de Sertorio, li aldonis ion, kion kuraĝaj sudiberiaj navigistoj informis al la biografiato, jarcenton antaŭ nia erao, pri tiu lando: ke ĝin konsistigas kelkaj insuloj ne malproksimaj de Afriko, sur kiuj blovas mildaj ventoj, falas moderaj pluvoj kaj freŝigaj rosoj; ke ĝia grundo estas fekundega; ke la sezonoj estas tiel similaj, ke ili estas kvazaŭ unu seninterrompa printempo; ke la humidigaj pluvoj nutras freŝan kaj vigloriĉan vegetaĵaron... Nedubeble, por la navigistoj, kiuj rakontis al Sertorio, Homero pravis kaj tiuj insuloj fakte estis la Elizea Kamparo.

Per tiu unua dokumento la Kanaria Arkipelago atingis la sojlon de la okcidenta historio. Ĝis tiam ia mito lulis la Insularon tien kaj reen, envolvis ĝin per freŝigaj aeroj kaj humidigis per pluvoj kaj rosoj. Kiam Atlantiso malaperis, postrestis nur nealireblaj klifoj. La Insularo de la Beatuloj, helene Haj ton Makaron Nésoj, la Insuloj de la Feliĉo, latine Fortunatae Insulae, ekdisiris en la famon... Prapoeto kantis la virgulinojn, kiuj gardis la orajn pomojn; pranavigistoj en mirego raportis la ĉielecon de tiu tero, kie leviĝis la monto Atlanto kaj kiu sidis ĉe la rando de la Tenebra Maro. Kaj ĝuste en tiu punkto komenciĝis la historio.

La tradoj, la marfluoj, la tajdoj helpis pramaristojn albordi la Insulojn; sed ĝuste la tradoj, la marfluoj kaj la tajdoj treege malhelpis ilian revenon. Facila estis la irvojo, penege malfacila la revenvojaĝo. Ĉiam kunĉirkaŭis la mistero, ĉar ja, kiu ne revenis, tiu ne parolis. Tiel do, akorde kun tia geografio, la kanariaj prakulturoj izole apartiĝis kaj malkonektiĝis disde siaj prafontoj, kaj certe ankaŭ pro tio ĉirkaŭ la Insuloj tiel prafrue ektremadis la klasikaj mitoj... Insuloj de la Feliĉo, el kiuj estas plej bone ne reveni. Eble ankaŭ pro tio naskiĝis la legendo pri la Tenebra Maro, kun densaj akvoj, kun vakaj horizontoj, de kie oni ne plu revenas. La pranavigistoj, kiuj sukcesis reatingi siajn havenojn, rakontis, kiel la barko iĝis apenaŭ manovrebla dum la vojaĝtagoj de la reveno, sed plezure memoris, kiel facile ĝi glitis dum la irado al tiuj insuloj kuŝantaj sub la plej mildaj lumoj de la sunsubirejo...

Kiam la maristoj de la maŭretania reĝo Jubo vizitis la Insulojn, ankoraŭ antaŭ nia erao, tie jam troviĝis loĝantoj. Denove la mistero vualas la manieron, kiel la homoj atingis la Arĥipelagon. Nepre ili devis veni transirante la maron, sed la kielon tre verŝajne ĉiam akompanos demandosigno. Poste tamen ili tute forgesis la navigarton kaj retroiris al neolitika kulturo, en kiu ili vivis ĝis la komenco de la 16a jarcento. Sed ĝuste de la momento, kiam fenicoj, helenoj, maŭretanoj kaj aliaj pranavigistaj popoloj komencis fiksi la realan geografion de Kanarioj, jen la Insuloj, jam poreterne tuŝitaj de mita vagemo, komencis tiun duoblan vivon, kiu konsistas senĉese krozi al ĉiuj terrandoj kaj samtempe senmove resti sur la loko, kie ilin naskis la pravulkanoj.

Post la rompiĝo de la mita izoleco en la nebula unua jarmilo antaŭ nia erao, la Insuloj jam ne povis vivi en si mem; ili bezonis senĉese sin doni al la mondo, komerci kun la mondo, irigi al la mondo siajn homojn kaj siajn produktaĵojn, t.e. ankri en la historion. Kaj de tiam, pelataj de tiu volo mem fari historion, ili ekvojaĝis kaj daŭre pluvojaĝas, jen per la famo de siaj produktoj, jen per la faroj de siaj filoj, jen per alia mistero, tiu de la klimato kaj la grundo, kiu naskis la, malgraŭ gurditeco prave legendan, sloganon, ke Kanarioj estas Lando de Eterna Printempo. Nun tiu milda kaj senŝanĝa kanaria printempo, per flugiloj de la plej tipaj kanariaj ventoj, la facilaj tradoj, jam atingis ĉiujn turismajn oficejojn de la mondo.

Komence vojaĝis la orĉilo (1), tinktura likeno, kiu rebaptis la Arĥipelagon Insuloj de la Purpura, latine Purpurariae Insulae. Tiu raspa kaj krispa likeno estis jam komerca objekto por fenicoj kaj kartaganoj; ĝia serĉado por la normandaj tinkturejoj de la 14a kaj 15a jarcentoj determinis la ekkonkeron de la Insuloj, komence de la 15a jc., ĝuste en 1402, far la normanda kavaliro-aventuristo Jean de Bethencourt. Ĝis la 17a kaj 18a jc. la orĉilo konsistigis gravan eksportovaron, kaj ĝia ŝato, eĉ se tre malakcele, ankoraŭ daŭras, ĉar ĵus eliris de la haveno Santa Cruz de Tenerife orĉilŝarĝo adresita al Amsterdamo.

La duone legenda, duone mirakla prestiĝo de la draksango vojaĝigis la famon de la Insuloj dum la klasika antikveco kaj tra la tuta mezepoko; ĝin konis la tualetejoj de la romanaj matronoj kaj dum la mezepoko oni konsideris ĝin kvazaŭ magia drogo por kuraci multenombrajn malsanojn, inter ili la terure hidan lepron. Kiam meze de la miltricento eŭropa ŝipo vizitis la Insularon, unu el la kronikistoj de la ekspedicio rakontis, ke la indiĝenoj alportis figojn kaj draksangon en abundo kaj ke la draksango valoris pli ol 200 bonajn ormonerojn, eĉ se la insulanoj interŝanĝe ricevis objektojn, kiuj apenaŭ valorus du kuprajn monerojn. La kronikistoj de la 14a kaj 15a jc. ĉiam skribis, ke la landidoj senescepte alportis al ĉiu alveninta ŝipo draksangon por interŝanĝa komerco, kio almenaŭ pruvas, ke la pacaj kontaktoj iĝis tradicio dum la tuta mezepoko. Dum jarcentoj multaj vojaĝistoj parolis pri la draksango, kaj unu, kiu vizitis la urbon La Laguna en 1804, diris, ke en tiea monaĥejo ĉarmaj monaĥinoj proponis al li paketojn kun ruĝa rezino, reklamante ĝin tre taŭga por ŝirmo de dentoj kaj, gingivoj: ankoraŭ tiel malfrue kuntrenis sian famon la draksango, ĉar ja pri ĝi temis. -- Kaj jen tie ĉi denove la mistero. La drakarbo estas terciara planto, kies plej proksimaj parencoj troviĝas en la miocena kaj pliocena flaŭroj, kiuj iam kovris la sudon de Francujo, kie nun la draceno troviĝas nur fosilie. Kiel venis tiu vegetaĵo al la insuloj? Laŭ kiu vojo? Per kiaj rimedoj? Geologoj kaj botanikistoj starigis tiel malsamajn hipotezojn, ke oni povas pensi, ke, kiel la sekretoj pri la pramitiĝo de la Arĥipelago, pri la geologia formiĝo, pri la deveno de la unuaj loĝantoj, same ankaŭ la klarigo pri la estiĝo de la flaŭro restos poreterne kaŝita. Ne vane do jam poetoj baptokantis la regionon Insuloj de la Misteroj...

La renesanco vizitis la Insularon kun kompaso, astrolabo, marmapoj, klasikaj studoj, pulvo. Tiutempe vivis en Kanarioj popolo de neolitika kulturo, kiu kulturo jarmilojn antaŭe estis superita en la okcidenta mondo. Je la orienta direkto, al kiu nepre oni devis sin turni pri la origino de tiu ĉi popolo, ĉio estis mistero: la landidoj konservis nenian miton, nenian legendon, nenian tradicion. Je la okcidenta direkto estis la Nekonata Oceano. La Insuloj do leviĝis inter forgesoj de unu flanko kaj misteraj silentoj de la alia. Tiel ili statis, kiam Kolumbo ekpruis de iliaj bordoj al la Tenebra Maro por rompi ĉi ties sekreton.

Kiel tria vojaĝigilo de la Insuloj aperis la sukerkano, kiu siavice devis fari longan, komplikan kaj misteran vojaĝon por eksidi sur la Arĥipelago: Ĥinujo, Hindujo, Persujo, Cipro, Sicilio, Madejro, Kanaria Insularo. La nova salto, jam de nia Arĥipelago, estis al Ameriko. Kanarioj fariĝis nun renoma lando, la Insuloj de ia Sukero de la mez- kaj nord- eŭropaj tiutempaj mapoj. En Antverpeno urbodoma tapiŝo ankoraŭ hodiaŭ memorigas scenon, en kiu ĉefurbestro bonvenigas kargoŝipon kun sukero el la fabelecaj insuloj. Por la franca poeto de la 16a jc. Guillaume du Bartas, por la hispana ĉefpoeto de la 17a jc. Luis de Gongora, same kiel por multaj aliaj, Kanarioj antonomaziiĝis la Insuloj de la Dolĉo.

Kiam Ameriko sukerkonkurece venkis la Insulojn de la Dolĉo, alia batalulo eksaltis sur la arenon: la vino. En la komenco de la 16a jc. aperis en la Arĥipelago kelkaj vitbranĉoj el la insulo Kreto; denove la mediteranea mesaĝo ekfloris sur la Insularo; la vulkanaj sabloj de la mita tero nun nutris vinbertrunkojn, kaj la aero parfumiĝis je mostodoro. Kaj denove Kanarioj migris tra la mondo, nun en akompano de la famega vino malvazio, kiu montris sian luman helon en la plej riĉe facetitaj kristaloj de Eŭropo. Princovino kaj mem vinprinco, kun ĝi la Insuloj trakuris tutan Eŭropon kaj ĝisiris Amerikon, La jarcentoj 16a, 17a kaj 18a ĉie odoris je kanariaj vinoj. Protagonistoj de verkoj de Shakespeare ebriiĝis per la aroma sack veninta de la Insuloj, "vino mirige penetrema, kiu parfumas la sangon". Eĉ mem piratoj multfoje rondiris la Insulojn ĉefe pro la vino: Francis Drake ludis en 1585 atakon nur por kaperi 1000 insulajn vinbotelojn. Voltaire ĝin laŭdis; Walter Scot elektis la plej riĉan vazaron por ĝui la delican malvazion...

Post kiam la aroma malvazio estis parfuminta la beletrajn pokalojn de la plej renomaj okcidentaj verkistoj, la vinproduktado kolapsis en Kanarioj kun la fino de la 18a jc. Tiam la Insuloj devis provi aliajn kultivojn, kaj jen venis la vico al la koĉenilo. La komenco de la 19a jc. vidis ĝian alklimatiĝon sur nopaloj speciale venigitaj el Ameriko por tiu celo. La parazito venis el Meksikio. Tiel Ameriko repagis al Kanarioj sian ŝuldon je la sukerkano, la vito, la bananoj... Sed jam ĉe la sojlo de la 20a jc. la demandado por la koĉenilo malakceliĝis kaj la minaco pri ekonomia katastrofo devigis Kanariojn ekprovi aliajn kultivajn streĉojn. Ankoraŭ hodiaŭ, eĉ se tre modere, oni eksportas koĉenilon -- kiu, kun la orĉilo, reprezentis en la mondo la koloron de la Arfiipelago -- ĉar ĝi montriĝis speciale taŭga por tinkturi nilonon kaj aliajn sintezajn fadenojn.

Tamen mankis al Kanarioj entrepreni sian plej mirigan agroaventuron: la kultivado de la banano. La unuaj plantoj venis el Gvineo kaj estis ĝardene kultivataj, en monaĥejoj aŭ en grandsinjoraj domoj, dum kvar jarcentoj, sen konsidero al ilia komerca valoro, nur por ornamo kaj ekzotikeco. Komence de la 16a jc. oni transportis la unuajn ekzemplerojn al Ameriko rekte el la Insularo. Tamen la frukto estis fama jam en 1526, kiam la anglo Nichols diris, ke ĝin manĝi estas pli delice, ol gustumi la plej bone faritan sukeraĵon. Kiam la insulara ekonomio eklangvoris fine de la 19 jc., oni ekatakis la intensivan kultivadon de la banano. Hodiaŭ ĝi konsistigas la ĉeffamigilon de la Arĥipelago kaj ankaŭ ĉi ties ĉefan ekonomian prosperfaktoron. La bananujoj kovras la akvohavajn partojn de la Insularo per intensa, unuforma verdo. Verdaj estas ankaŭ la grapoloj, kiam oni enigas ilin en la transportŝipojn. Kaj tie, en la holdoj, dum la vojaĝo al la nebula Nordo, la grapoloj ŝanĝas je oro sian denaskan smeraldon. Hodiaŭ la Arĥipelago multloke prave ricevas la nomo Insuloj de la Bananoj.

Ĉiuj ĉi tiuj estas kelkaj el la tipe malsamaj formoj de la vagantaj insuloj, kiuj dum la forpaso de la jarcentoj stafete transirigis siajn simbolojn, siajn karakterizajn apertenaĵojn. Sed ni komencis parolante pri la velojn-ŝveligaj mitoj de la pratempo, pri la konkretigoj de la klasika mitologio ĉirkaŭ la reala geografio de Kanariaj Insuloj, pri la fakto, ke la mito ĉiam deĵoras sur la paralelo de la Arĥipelago. Tiel, por fini, ni volas aludi kristanan miton, kun keltaj radikoj, iam deirinta el Skotlando kaj ankoraŭ nun vojaĝanta pluen.

Nu, post la supre skizitaj insulaj avataroj, certe Sankta-Brandano, la insulo, kiu aperas kaj malaperas sur la maro, kiu mergiĝas kaj elmergiĝas, kiu ludas sinkaŝon ĉe la meridiano de la Arĥipelago, kiu fojfoje vicis la okan lokon en la geografia distribuo de la Insularo kaj kiu ankoraŭ en 1953 spitis ĉiajn racionalismojn kaj pozitivismojn, Sankta-Brandano estas la emblemo pli ekzakta de la Kanaria Insularo, kiu iel kvazaŭ la mita balenego de la skotaj sanktuloj Maklovio kaj Brandano, vojaĝas sen forlasi sian lokon. Jam sur alia loko estas de ni dirite, ke la pruvoj pri la ekzisto de la insulo Sankta-Brandano apud la Kanaria Arflipelago estas tiel fizike palpeblaj, kiel realaj la baraĵoj por ĝia malkovro (2). Sed same kiel por la helenaj kaj latinaj klasikuloj ĝi estis la insulo Aprositos, por la portugaloj la Non Trubada kaj por la hispanoj la Encubierta, tiel por la kanarianoj kaj por la poetoj ĝi estas la perfekta tipo, la plej altgrada modelo de ĉiu insulo. Malsimile al la fluktuanta Delos-insulo, kiu submergita dum tempo pro la forto de la maraj ventoj, poste reaperis kaj fiksiĝis, Sankta-Brandano fluktuas sur la Oceano kaj ĉiam fineskapas, kvazaŭ la balenego de la skotaj sanktuloj, kaj dubigas la homojn pri la kapablo de la sensoj. Tamen, kiel la disfama insulo de Kalipsa, fojfoje ankaŭ Sankta-Brandano iĝis alirebla, eĉ se nur al efektitaj ŝippereintaj aŭ tempeste aldrivintaj mortuloj.

Jen do kiel la Kanaria Arĥipelago simbole konkretigis la vojaĝan iluzion de ĉiu insulo, kiu devas resti eterne ankrita. Mem semmovaj, ĉirkaŭataj de ĉiam sinmovanta maro, Kanarioj sukcesis trakuri la plej malproksimajn horizontojn, eĉ mem tiujn de la klasika kaj kristana mitologioj, Dank' al tio, apenaŭ ekzistas loko sur la vasta mondo, kie Kanarioj estas fremda lando. Ŝajne ilia misio estis kaj restas rave allogi klasikulojn, eminente ingredienci la prafarmakopeon, belkolore tinkturi riĉegajn ŝtofojn, sukere dolĉigi, ĝuige konfuzeti per sia vino, delekti palatojn per delikategaj bongustaĵoj, plenigi la aeron per aromoj, inkluzive per legendaj aromoj, nutraĵo de poetoj kaj verkistoj...

Ĉio ĉi-supra ekleviĝis en mia menso, kiam ĵus mi ricevis samideanan leteron, adresitan al: Insuloj de Stafeto. Ĉar nome, sur tiuj insuloj, la adresinto kredis vidi vice rebrili, kun tremanta mita nimbo, la heroan dimension de nia afero...


Piednotoj

(1) Temas pri la botanikista Lichen rocellusRocella tinctoria, angle orchil/orchilla, france orseille, germane Färberflechte, hispane urchilla, itale oricello/orciglia, katalune orxella, portugale orcelo/urzela. -- Sed ĵus mi trovis en la bonega Grand Dictionnaire Esperanto-Francais de Waringhien, Paris 1957, la terminon rocelo por tiu kreskaĵo; eĉ se malpli internacia, mi trovas ĝin tute bona kaj uzinda, kaj tial mia orĉilo-propono povas bone forfali.
(2) Komparu mian artikolon Sankta-Brandano, sirena insulo, en "Sennacieca Revuo", 1958-kajero.