Enkomputiligis Don HARLOW

Tra herbejo

de Ellen NIIT

elestonigis Hilda DRESEN

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/5, p. 187


Estas bone paŝi tra herbejo --
la river' vespera ekvaporas,
karesadas ondo fulgkolora
floron neĝe-blankan de l' nimfeo.

Flustras mallaŭtete kan' susura
ĉe l' dekliva bordo de l' rivero.
Ŝlimodor' sentiĝas en aero,
sub la plando -- herbkares' velura.

Lumostri' tra l' nub' sur akvon glitas,
la salikarbustoj ombroplenas.
Nigrapinta altaĵet' solene
sur ruĝeta ĉielfon' rigidas.

Vin la nokt' renkontas sensalute.
Sur deklivo kvazaŭ gardstaranto
krispa pin' al kupra ĉielrando
sian ŝultron apogadas mute.

Ĉielmaren el arbargolfeto
lunoŝip' eknaĝas malrapide,
de malantaŭ nuborifo gvide
stel-lumtur' elsendas trembrileton.

Sed ĉe l' rand' herbeja vin ja vokas
el la hejmfenestro lumo kara,
kaj tra la krepusko grizvuala
per amikrigardo varma logas.