Enkomputiligis Don HARLOW |
Du nub-ŝipoj en la alto naĝas sur ĉiel' sen halto. Sun' ohservas kun plezur'. De betuloj ĉe l' deklivo, ĉar printempe estas vivo suferplena por solul'. Jen piceopar' solena, du padusoj floroplenaj, du birdetoj en la nest'. Jen du ŝtonoj ĉe la pino, kune lulas la mar-sino du ondegojn dum tempest'. Kial miri do pri tio, ke ni du en kor-ebrio dum printemp' renkontis nin, ke duope ni nun iras, je komuna viv' sopiras, kaj ĝojplenas la anim'? |