Enkomputiligis Don HARLOW

Recenza relativeco (Fino)

de F. R. BANHAM

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/5, paĝoj 188-192


Unua parto

II

La sekvanta estas paĝo imagata pri tiaspeca recenzo, kiu celus iom taŭge pritrakti gravan verkon, kia estas "Hamleto". Ĝi estas nur parto de tuto.

En nia literatura kritiko de la pasintaj ses jardekoj ne mankas vortoj laŭdaj pri la Zamenhofa traduko de "Hamleto". Lapenna ("La Internacia Lingvo", 1954) skribis: "Niaopinie neniu ĝis nun egalis la poeziecon kaj dramforton de la Zamenhofa traduko". Waringhien, kun sia penetremo pensa, sin retenis de senrezerva aprobo, indikante certajn difektojn. Li malkovris, ke Zamenhof faris la tradukon, uzante plurajn nacilingvajn tradukojn, kaj ofte preterlasis vortojn kaj tro malfacile tradukeblajn esprimojn. "Oni povas multe riproĉi al tiu traduko, sed... ĝi estas belstila kaj scenotaŭga". Tiuj meritoj "forgesigas ĉiajn kritikojn". La prezentado en Antverpeno lin ravis.

Oni devas konstati, ke Zamenhof ne celis doni tradukon tekste fidelan al la originalo. Certe li ne donis tian. Mi forte dubas pri Esperantistoj, kiuj "varbis klerulojn" al Esperanto per la taktiko, persvadi ilin kompari la du tekstojn, kio konvinkis ilin pri la tekstofideleco de "Hamleto" al la Angla! Mi sube donos ekzemplon el cent facile troveblaj. Ĝi montros, kiel trafe, klarsence, Zamenhof redonis, per kerneca, kompakta resumo, la bazan sencon de multo el la originalo. Tamen, en kelkaj lokoj, li misinterpretis la sencon.

Kion mi devas substreki estas, ke mankas al lia Esperantaĵo la riĉa garnaĵo, la aludeca, penselvoka esprimmaterialo de Ŝekspiro. Tre ofte li ellasis la subliman retorikon, la brilkoloran pensvestaĵon de la majstropoeto, kontentigante sin per nuda faktprezento, kurte parafraza.

Antaŭ pli ol kvindek jaroj Stephen Andrew, ankaŭ tradukanto de pluraj verkoj de Ŝekspiro, komparis vorto post vorto la Zamenhofan tradukon kun la originalo de "Hamleto". Duonjarcenton poste, li faris komparon kun la Germana traduko de Schlegel kaj Tieck. Rezulte de sia esploro, li ne kredis, ke Zamenhof uzis la tradukon de Schlegel kaj Tieck, sed ke li uzis multe malpli bonajn kiel bazon. Alie, kial klarigi la erarajn sencojn, kaj la neuzon de la belaj kupletoj, kiuj staras en la originalo kaj en la traduko de Schlegel kaj Tieck? Iufoje li redonas ilin per senrimaj versoj. Preskaŭ la tuta sorĉa vortriĉo estas redonita de Schlegel, sed nur minimume de Zamenhof, kiu fortranĉis necesajn adjektivojn kaj aldonis nenecesajn. Estas malfacile trovi ses sinsekvajn versojn en la Zamenhofa traduko, kiuj estus liberaj je inversioj aŭ elizioj. Plurfoje Zamenhof eĉ duobligas "LA" por ricevi ritmon ... P. 26 "La malsaĝeco via LA grandega ..." Tiel argumentis S-ro Andrew.

Por studanto de la Ŝekspira vortmaterialo, kiu serĉas la sencon de aparta vorto aŭ esprimo, la traduko de Zamenhorf ofte montriĝas senhelpa. Ekzemple, dezirante scii, kiel Zamenhof tradukis "Liberal" (Akto 4, Sc. 7), oni trovas la koncernan frazon ellasita, kune kun multo alia:

Queen: There is a willow grows aslant a brook,
That shows his hoar leaves in the glassy stream;
There with fantastic garlands did she come,
Of crow-flowers, nettles, daisies, and long purples,
That liberal shepherds give another name,
But our cold maids do dead man's fingers call them...

Por tiuj ses linioj Zamenhof donas nur kvar nelongajn:

Saliko staras super la rivero
Kaj speguliĝas en la pura akvo;
Ŝi tie plektis fantnziajn kronojn
El plej diversaj floroj de la kampo...

Tio estas nur unu ekzemplo el multaj. Perfekta traduko devas esti kompleta, enhavanta en si ĉian vortbildon kaj ideon de la originalo. Ĉia aludo kaj aserto devas esti redonita. La ellaso de la nomoj de tiuj Anglaj kampfloroj angore premas la koron de ĉiu E-a naturamanto, jam ne parolante pri simplaj studantoj de la Elizabeta periodo.

Pro tio kaj la ceteraj similaj difektoj, ni devas diri, ke ankoraŭ mankas definitiva traduko Esperanta de "Hamleto", en kiu verko ĉiu linio favore eltenus drastan komparon kun la Angla teksto.

Tia perfekte tekstfidela verko, enhavanta ĉiun detalon de ia esprimforto en la originalo, kompreneble estus pli komplika kaj malfacile legata ol tiu de Zamenhof. En la Zamenhofa traduko la Majstro plejparte nur donas la simplan sencon, ofte iom tro kompaktan. Al lia lingvaĵo mankas la gusto de la Anglaj arkaismoj, la majesta tono de la belkolora proz-poezio. Ĝi estas do verkita por homoj de ĉiuj generacioj, almenaŭ ĝis tiu tempo, kiam, post jarcentoj, la Esperanta lingvo jam havos siajn proprajn arkaismojn.

Kiom vi gajnas en lingvoriĉo kaj literatura grandiozo, tiom vi perdas en simpleco. Kiom vi gajnas en lingva simpleco, tiom vi perdas en la profunda filozofio kaj frazmirakla majstreco. La du formoj tute ne kongruas inter si.

Kontraŭe al la konkludo de S-ro Andrew, Hans Plehn en "Literatura Mondo" (Junio, 1933) kredas, ke Zamenhof uzis ne nur la Anglan originalon, sed ankaŭ la Germanan tradukon de Schlegel kaj Tieck. Certe li donis preferon al la Germana ĉe la frazo: "I know a hawk from a handsaw". Li sekvis la Germanajn vortojn per: "Mi ne miksos preĝejan turon kun lanterna kolono". Sed la senco estas: "Mi konas la diferencon inter akcipitro kaj ardeo". "Handsaw" estas provincismo por "hernshaw" (ardeo). Simile Zamenhof eraris tradukante "By'r Lady..." kie li sekvis la Germanan "Bei unsrer Frauen... ": Per niaj virinoj!

Ŝajnas al mi, ke Zamenhof iufoje sekvis la Anglan tekston kaj ne tiun de Schlegel, kaj eĉ tradukis erojn, kiuj ne estas troveblaj en la Germana; alifoje li, nekompreneble, deiris de la Angla pro ne tre forta kaŭzo. Povas esti, ke, estante pli familiara kun la Germana, li lasis sin tiriĝi tra la Germana teksto en ondo da verka viglo, kaj ne volonte turnis sin al la pli malfacila Angla. Tion li ebie faris, malgraŭ la principo, ke nur en dubaj okazoj li uzu la Germanan. Ne ĉiu homo sekvas la propre starigitan principon.

Mi mem dirus, ke la traduko de Zamenhof estas mirinde sencklara, eĉ tie, kie li ne tro miskomprenis la sencon. Por mi ĝi estas pli facila ol la Angla de Ŝekspiro. La strangaj arkaismoj, la enigmaj tiutempoj aludoj, estas parafrazitaj en simplan lingvaĵon. La girlandoj da frazornamo, la vortbombasto de la Elizabeta teatro, estas forŝiritaj, kaj la nuda senco restanta estas klare esprimita en formo tuj komprenata. Ekzemple:

Methought I lay worse than the mutines in the bilboes... Ŝajnis, ke mi kuŝas en stato pli malbona, ol krimuloj en la katenoj.

There is a divinity that shapes our ends, rough hew them as we will... Diaĵo direktas nian sorton, se ni mem eĉ de la celo nin malproksimigas.

Marry, this is miching mallecho... La fripona abomenaĵo.

Is this a prologue, or the posy of a ring?... Ĉu tio ĉi estas prologo aŭ ia aforismo?

kaj tiel plu oni povus recenzi.

Restas la demando -- kiel altigi la nivelon de la recenzado? Nur per kreskanta amo al la Esperanta literaturo kaj deziro kulturi la propran animon. Tiel ni povus naski inter ni homojn taŭgajn por kritiki la libron. Se ni pli diligente partoprenus la kulturan strebadon de la Kara Doktoro, kiu, malgraŭ siaj multaj devoj, donacis al ni tiomege da studinda materialo, ni baldaŭ forpelus la banalecon kaj nenidiradon, kiuj ofte makulas la paĝojn de nia gazetaro.