Enkomputiligis Don HARLOW

Tagmezo

de Leconte de LISLE

elfrancigis K. KALOCSAY

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/5, p. 178


Tagmez', la somer-reĝo, la kampojn nun invadas,
En arĝentfluoj falas el alto bluemajla.
Silent'. Senspira brulas l' aero kaj flamadas,
La fero svene dormas en sia robo fajra.

L' eben' estas senlima, la kamp' estas senombra,
Kaj sekas jam la fonto, kie la gregoj trinkis ;
Lontane la arbaro, kun sia rando sombra,
Senmove en ripozon de peza dormo sinkis.

Nur grandaj spikoj plenaj, kiel orita maro,
Ruliĝas dormo-spite plu al la malproksimo.
Ili, de l' sankta fero ĉi paca infanaro,
El la pokal' de l' suno trinkas per sorb' sen timo.

Kelkfoje, kiel ĝemo el la anim' brulanta,
Al tiuj pezaj spikoj inter flustrantaj ondo
Vekiĝas el la sino, majesta ondo lanta,
Kaj ĝi foriras morti ĉe l' polva horizonto.

Proksime blankaj bovoj, inter la herb' ripozaj,
Sur la kolhaŭtaj faldoj kun granda pigro bavas,
Kaj sekvas per okuloj langvoraj kaj grandiozaj
L' internan sonĝon, kiu neniam finon havas.

Hom', se kun koro plena de galo aŭ plezuro
Tagmeze sur la kampoj radiaj vi ekvojas,
Fuĝu! la sun' konsumas, malplenas la naturo,
Nenio tie vivas, nenio tristas, ĝojas.

Sed se pri rid' kaj ploro vi jam seniluzias,
Soifas nur forgeson de l' mondo svarme febra,
Se vi jam nek pardoni, nek damnojn diri scias,
Nur strebas je la lasta volupto, la tenebra,

Venu! la suno al vi parolos grandajn aĵojn,
Senfine absorbiĝu en flamfuriozo ĝia,
Poste al aĉaj urboj returnu viajn paŝojn,
Sepfoje kor-trempinte en la Nenio dia.