Enkomputiligis Don HARLOW

Aventuroj

de Lajos TARKONY

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/5, p. 162


Klaketu æi tie por Latin-3 literaro Klaketu æi tie por versio unikoda

Knabfantazion mian Verne-romanoj regis,
riæaj je aventuroj sur tero kaj sur maro,
min bakis forn' de pampoj, logis polus-koþmaro,
dum en la lit' la libron øis noktomez' mi legis.

En miaj junul-jaroj kun nigra flam' brulegis
la fajraj aventuroj de l' arda amøangalo,
poste al neøa supro, al mildsilenta valo,
al aventuroj blankaj de l' Bel' mi min rilegis.

Kun kapo griziøanta, sur trista voj' pilgrima
de rememor' mi vagas, kaj sur la fund' anima
renkontas mi krakantajn aventuro-skeletojn,

dum staras embuskante en kaþa angul' de l' korpo,
kaj jam por ¼et' preparas siajn tenebrajn retojn,
al aventuro lasta kuntreni min, la Morto.