Enkomputiligis Don HARLOW

La Mistera Insulo

de Lajos TARKONY

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/5, p. 163


De mia knablegaĵo titol' kaj tem' ĝi estis:
insulo nekonata meze de l' Pacifiko.
Ĝi daŭre ekradikis en mia infanpsiko,
ĝin mia fantazio per lulaj revoj vestis.

En mia kor' mil voĉoj de l' ocean' orkestris,
mi estis pasaĝero de ora sonĝnavigo,
en fean rodon trafis mia triumfa brigo,
kaj min bluverdaj bordoj per milda brak' arestis.

Disfluis la knab-sonĝoj. En revoj de l' junulo
l' Insulo logpromese ŝvebis en la futuro.
Kaj ĝi, tra l' tempoj pasaj, ne ĉesis pale pompi,

dum lante mian koron kovris glaci' aŭstera ...
Ĝin dinamit' de amo ne povus jam trarompi,
sed ĝin tralumas brilo de la Insul' Mistera.