Enkomputiligis Don HARLOW

Vespera sopiro

de Lajos TARKONY

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/5, p. 163


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Mia dolor' ekkantas kiel tremanta fluto,
super ale' de poploj pendas silent' krepuska,
la sinka sun' repafas per sanga sago-ŝuto,
post arboj kaj arbustoj sin kaŝas ombr' embuska.

Super ale' de poploj pendas silent' krepuska,
sonoras la paseo en mia koro orfa,
post arboj kaj arbustoj sin kaŝas ombr' embuska,
venene min penetras tristo de l' nokt' amorfa.

Sonoras la paseo en mia koro orfa,
malsat' al via karno min voras kiel drako,
venene min penetras tristo de l' nokt' amorfa,
sufokas memorbildoj per polpa ĉirkaŭbrako.

Malsat' al via karno min voras kiel drako,
sopir' de l' brula korpo reveas kun akuto,
sufokas memorbildoj per polpa ĉirkaŭbrako,
doloro mia kantas kiel tremanta fluto.