Enkomputiligis Don HARLOW |
Sur stratoj or-aŭtunaj, tra vigla svarm' de homoj mi vagas nostalgie, sencele, kun revemo en la kvartalo, kie mia malnova memo, la knabo pale blonda loĝis en oldaj domoj. Dum suna tag' min hantas revenaj tombfantomoj, la sojlojn tre konatajn repaŝas mi kun tremo, kaj tordas mian koron trista sufoka premo: la homoj min ne konas, forgesis min la ŝtonoj. Al la river' mi iras provi, ĉu pli indulga. Ĝi mian junan korpon formis per naĝo mulda. Hezite mi min klinas super la ondspegulo, sopirserĉante kelkajn el miaj trajtoj knabaj. Ve, la surfac' redonas vizaĝon de fremdulo, l' iaman bildon ŝtelis ondoj kaj jaroj rabaj. |