Enkomputiligis Don HARLOW

La ciklo

de Raymond SCHWARTZ

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/6, paĝoj 210-211


Matene je la naŭa, survoje al laboro,
mi pasas tra Parizo dum la puriga horo.

El ĉiu magazeno kaŭĉukgantita dam'
reŝovas hejman polvon al strata makadam'.

Mikroboj, agacite, en kirlosvarmoj viglas
kaj pro petolbezono la ternonervojn tiklas.

Eĉ unu, pli aŭdaca, kun fido de pilot'
esploris la faldetojn de mia epiglot'.

Verŝajnis dekomence, ke sen operacio
ĝi ne retrovos vojon al la elirstacio.

Panike, pro la perdo de sia sava Nord',
ĝi provis sin pendigi per mia voĉa kord'.

En tiu ĉi momento -- mi dankas vin, Destino! --
revenis ĝis la sojlo la kulpa vendistino.

Mi sakris... Ŝi kompatis... El ĉi konversaci'
rezultis rendevuo en noktrestoraci' ...

Decege mi kondutis ... (konscia pri apero
de la kompleta filmo sur ebla klaĉpapero.)

Nur laste, ĉe l' disiro, pro l' adiaŭa Ĝis
la lipoj renkontiĝis en profitanta kis',

Kaj dum sur unu buŝo l' alia buŝo broĉis,
kunflue kun la fluo l' mikrobo sin dekroĉis!

Cedinte al suĉtiro de tajdoflusa fort',
en ŝia buŝ' ĝi trovis la supron de l' komfort',

* * *

Kredeblas, ke nunhore en sia magazen'
frivola vendistino moknomas min azen',
dum sian glotloĝanton, senscie, ŝi elternas.

La ciklo kompletiĝis!

Kaj la mikrob' eternas...