Enkomputiligis Don HARLOW

Birdotimigiloj

de Johano DOROSMAI

elhungarigis D-ro J. KONDOR

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/6, p. 239


Heŝ, vi, heŝ! -- kriis la Birdotimigilo al la Junaj Birdoj, kolektiĝintaj en granda svarmo sur la branĉoj de la vinberoj -- heŝ, vi, heŝ!

Kaj ĝi svingis eĉ la brakojn post ilin... kaj eĉ la spiro estis sentebla!

La Junaj Birdoj disflugis ĉiuokaze ektimigite.

Fine ili rakontis la severecon de la "nova vinberejgardisto" al la Maljunaj Birdoj.

-- Jam frumatene ĝi gardostaras kaj eĉ malfruvespere timigas-minacas nin... eble eĉ nokte ĝi observas nin, diris ili.

-- Ĉu vi bone atentis ĝin? Ĉu ĝi estas vere Homo, kiu konstante timigas vin, infanoj, aŭ ĝi estas nur iu maskaĵo, t.n. Birdotimigilo?

-- Ne Birdotimigilo ĝi estas, tute ne! -- ili rediris ĥore -- sed vera Homo...

-- Ja ĝi havas eĉ manojn, diris iu.

-- Kaj piedojn, asertis alia.

-- Kaj ĉapelon, certigis la tria.

-- Ne sufiĉas! -- interrompis la Maljuna Birdo. -- Observu nur tion, ĉu ĝi kavas kapon aŭ ne? Ĉar nur tiun ni povas nomi Homo, kiu ne nur manojn, piedojn kaj ĉapelon havas, sed eĉ kapon! -- Ĉiu alia estas nur Birdotimigilo!