![]() |
Enkomputiligis Don HARLOW |
Silente sidas sur la subo de la arbo la Najtingalo. Atente ĝi observas la belan tien kaj reen kliniĝon de la arboj kaj tiel ekĝemas: Ho kiel bele, en kiel granda konkordo vivas la arboj! Kiel delikate, kiel afable ili klinas siajn branĉojn unu al la alia! ... -- Hoho! -- eksonas la Arbusto, kiu estas iom sperta eĉ en subteraj aferoj. Vi devus vidi, kiel kruelan batalon ili batalas sub la tero per siaj radikoj!