Enkomputiligis Don HARLOW

Francaj humuraĵoj

de A. NURAK

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/6, p. 235


I. -- Alfonso Allais

Ne prokrastu ĝis morgaŭ tion, kion vi povas fari postmorgaŭ.

* * *

-- Kiel neperfekta estas la homo!

-- Ne mirinde, se oni pensas pri la epoko, kiam ĝi estis elfarita!

* * *

-- Kian aĝon vi havas?

-- Imagu, ke mi forgesis. Efektive, tio ŝanĝiĝas senĉese!

* * *

-- Shakespeare neniam ekzistis.

-- Ĉu?

-- Neniam. Ĉiuj liaj teatraĵoj, ĉiuj, aŭdu bone! estis verkitaj de iu nekonato, kiu cetere estis nomata ankaŭ Shakespeare.


II. -- Tri demandaj de Sacha Guitry

Oni diras: Vi ne devas frapi vian malamikon falintan. Bone... sed nu, kiam do?

Vi neniam devas kuŝi kun la edzino de unu el viaj amikoj. Bone... sed nu, kun kiu do?

Ĉe ies morto, la plej kompatindaj estas la restantoj. Bone... petu do ilin interŝanĝi!


III. -- Komenco de Prelego de A. Allais

"Oni petis, ke mi faru al vi prelegon pri la teatro. Mi tre timas, ke ĝi vin malgajigos. Ĉar, kiel vi probable scias, Shakespeare estas mortinta, Racine estas mortinta, Molière estas mortinta, Ibsen estas mortinta... kaj al mi mem ne estas nun tre bone..."