Enkomputiligis Don HARLOW

Kalevala

de Hannes KOIVU

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/6, paĝoj 223-227


Jam la kreinto de finna literatura lingvo, episkopo Mikael Agricola, atentigis en la jaro 1551 pri la ekzisto de finnaj popolaj poeziaĵoj, sed nur en la 18-a kaj 19-a jarcentoj oni komencis sisteme kolekti ilin.

La kunmetinto de Kalevala, kuracisto Elias Lönnrot, faris multajn vojaĝojn ĉefe en la translima Karelio (inter Blanka Maro kaj Ladogo) kolektante multe da poeziaĵoj. Li rimarkis la kunapartenon de eposaj poemoj (kantoj) kaj ordigis ilin tiel, ke fariĝis kelkaj grupiĝoj, kiuj kune formas tutaĵon. Li mem verkis nur kelkajn kunligantajn versojn.

La unua eldono de Kalevala aperis en 1835. Sed dum la sekvintaj jaroj Lönnrot kaj kelkaj aliaj sukcesis kolekti tiel multe da novaj poeziaĵoj, ke esti necese kompletigi la verkon, kaj en la jaro 1849 Kalevala aperis en sia definitiva formo. Ĝi enhavas 50 poemojn kaj entute 22.795 versojn.

La kolektitajn lirikajn poemojn Lönnrot eldonis sub la nomo "Kanteletar" (Citrulino) en 1840. La volumo "Proverboj" aperis en 1842 kaj "Divenaĵoj" en 1843. Entute la presitaj finnaj popolaj poeziaĵoj nuntempe ampleksas 33 grandajn volumojn.

La eposaj kaj lirikaj poemoj estas kantataj, kaj la ritmo en kantado estas trokea, sed ĝi ofte ignoras la silaban akcenton de la vortoj. (En finna lingvo la akcento ĉiam estas sur la unua silabo, sed en trokea verso ĉiu dua silabo estas akcenta). La poemoj ne enhavas rimon sed aliteracion. Jen mallonga specimeno:

"Kullervo, Kalervon poika,
Otti konttihin evästä,
Ajoi lehmät suota myöten;
Itse kangasta kapusi,"

Laŭvorta traduko: Kullervo, la filo de Kalervo, prenis manĝon en la tornistron, pelis bovinojn tra marĉo, mem iris sur erikejo.

La agantoj de Kalevala apartenas al du popoloj: Kalevala-anoj kaj Pohojola-anoj (Norduloj). La ĉefaj grupoj de la poemoj estas jenaj:

Ajno-poemaro.

La famo pri la kantkapablo ( = sorĉkapablo) de maljuna Väinämöinen (Vajnomoinen), la ĉefa heroo de Kalevala-popolo, disvastiĝis kaj atingis Pohjola. Tie aroganta junulo Joukahainen decidis, malgraŭ la avertoj de la patrino, ekiri por konkuri kun Väinämöinen pri kantkapablo. La herooj renkontiĝas ĉevalveturante sur mallarĝa vojo, kaj fariĝas disputo pri tio, kiu flankeniru, por doni la vojon al la alia. Aplombe Joukahainen proponas, ke oni solvu la disputon per kantkonkuro. Väinämöinen konsentas kaj donas la unuan vicon al Joukahainen. Sed baldaŭ la scioj de la junulo elĉerpiĝas, kaj Väinämöinen diras, ke estis scioj de infano, memoro de virino. Tiam Joukahainen proponas duelon per glavoj, sed Väinämöinen komencas sian kantadon. Li kante sorĉas ĉiujn objektojn de la junulo: veturilon, ĉevalon, k. a. en alian formon kaj fine faligas la junulon mem en marĉon ĝis la mentono. Tiam Joukahainen komencas petegi indulgon kaj proponas diversajn donacojn, sed Väinämöinen ne konsentas, antaŭ ol Joukahainen promesas sian junan fratinon kiel edzinon al la maljunulo. Tiam Väinämöinen reprenas siajn vortojn kaj liberigas la junulon.

Kiam Aino (Ajno), la fratino de Joukahainen sciiĝas pri la promeso de la frato, ŝi senĉese ploradas kaj kun timo atendas la alvenon de la svatiĝanto. Kaj kiam li fine alvenas, ŝi dronigas sin en akvo. Estas nun la vico de Väinämöinen por ploradi. Li iras al marbordo, havigas informon, kie sub la akvo loĝas akvopopolo, kaj komencas fiŝhoki. Fine li ricevas fiŝon, kiun li ne konas. Li intencas pecigi ĝin por manĝo. Sed tiam la fiŝo forsaltas kaj sciigas, ke ĝi estas la serĉata Aino-fraŭlino. Väinämöinen daŭrigas fiŝhokadon kaj petegas revenon de Aino, sed vane. La fraŭlino ne plu aperas.

Tiel finiĝas la rakonto pri Aino. Sed kiel daŭrigo taŭgas rakonto pri la venĝo de Joukahainen.

Venĝo de Joukahainen.

Pro la morto de sia Aino-fratino Joukahainen projektas venĝon, kaj prezentiĝas por tio okazo, kiam Väinämöinen rajdas al Pohjola (Nordlando). Rimarkinte la preparojn de la filo, la patrino de Joukahainen severe avertas, ĉar, se Väinämöinen mortus, malaperus ĉia ĝojo el la mondo. Sed nenio malhelpas. Kiam Väinämöinen rajdas sur la ondoj de la maro, Joukahainen pafas al li per sia arkpafilo, sed trafas nur la ĉevalon. Väinämöinen falas en la akvon kaj naĝadas tie longan tempon, ĝis fine granda aglo, al kiu Väinämöinen iam faris servon, forportas lin al la bordo de Nordlando.

Louhi, la reĝino de Nordlando akceptas afable la faman heroon kaj bone regalas lin. Sed fine Väinämöinen komencas sopiri hejmen kaj demandas pri la kondiĉoj kaj rimedoj por reveno. Louhi petas, ke li preparu por Nordlando sorĉmuelilon "Sampo", kiu produktu ĉion bezonatan kaj donu feliĉon al la tuta popolo. Väinämöinen respondas, ke li ne kapablas fari ĝin, sed li povas sendi la spertan forĝiston Ilmarinen, kiu siatempe preparis eĉ la ĉielan kupolon. Louhi konsentas kaj promesas eĉ sian filinon al tiu, kiu preparos la sorĉmuelilon. Väinämöinen komencas ĉevale sian hejmveturon.

Kanto pri Sampo

Kiam Ilmarinen sciiĝas pri la promeso de Väinämöinen, li rifuzas vojaĝi al Nordlando, kiu estas timiga loko. Sed Väinämöinen uzas ruzan rimedon. Li sorĉe faras lunon sur la pinto de piceo kaj petas, ke Ilmarinen forprenu ĝin. Sed kiam Ilmarinen grimpas sur la branĉoj de la arbo, Väinämöinen alvokas uraganon, kiu portas la arbon kaj la viron al Nordlando. Tie Ilmarinen plenumas la taskon, kaj Louhi kaŝas la sorĉmuelilon en la internon de roko. Ilmarinen petas la promesitan rekompencon, la filinon de Louhi, sed la filino prezentas pretekstojn kaj rifuzas. Sen premio Ilmarinen devas reveni hejmen.

Sekvas multaj kantoj, kiuj ne rekte apartenas al Sampo-rakonto. Väinämöinen sorĉe faras boaton kaj velveturas al Nordlando, por svati la filinon de Louhi. Kiam Ilmarinen sciiĝas pri tio, ankaŭ li vojaĝas al Nordlando. Tie la konkurantoj interkonsentas, ke la fraŭlino mem decidu pri la afero. Sed la patrino proponas, ke ŝi iru al Väinämöinen. La filino tamen ne konsentas pri tio, sed diras, ke ŝi iras al la forĝinto de Sampo. Por malhelpi tion, Louhi postulas multajn malfacilajn pruvojn pri braveco de Ilmarinen, sed per la helpo de sekretaj konsiloj de la fraŭlino Ilmarinen plenumas ĉiujn postulojn, kaj fine ankaŭ Louhi devas konsenti. -- Oni preparas pompan edziĝan feston, pri kiu Kalevala rakontas per pli ol mil versoj. Poste sekvas preskaŭ 2000 versoj pri konsiloj al la fianĉo kaj fianĉino, ĉ. 650 versoj pri alveno en la hejmon de Ilmarinen kaj pri la festa akcepto tie.

Sekvas denove longaj kantoj pri aliaj herooj de Kalevalapopolo, ekzemple pri la aventuroj de Lemminkäinen (Don Juan de Kalevala-popolo) kaj pri la malbonsorta Kullervo. Sed fine la rakonto revenas al la temo pri Sampo.

Batalo pri Sampo

Ĉar Sampo produktas feliĉon al Nordlando, Kalevala-popolo envias, kaj ĝiaj herooj vojaĝas al Nordlando postulante dividon de Sampo. Louhi kompreneble rifuzas, Väinämöinen endormigas la tutan popolon de Nordlando, kaj la Kalevala-viroj forportas Sampon. Sed kiam la dormantoj vekiĝas kaj rimarkas la forrabon de Sampo, Louhi fariĝas granda aglo, prenas siajn soldatojn sur la dorson kaj flugas post la rabistoj. Okazas batalo inter la tiamaj militŝipo kaj aeroplano. La rezulto estas, ke Sampo rompiĝas kaj ĝiaj restaĵoj falas en la maron. Louhi revenas ricevinte nur la kovrilon de Sampo. Kelkaj partoj naĝas al la bordo de Kalevala, sed plejparto restas posedaĵo de akvo, kaj de tio devenas la akvaj riĉaĵoj.

*
* *

Pri la signifo kaj origino de Kalevala-poemoj la esploristoj ne estas unuanimaj. Laŭ kelkaj ekz. Väinämöinen kaj Ilmarinen estas dioj (Ilma = aero, Ilmarinen = dio de aero) kaj Sampo estas kolono, kiu portas ĉielan kupolon. (Estonlingve: sammas = kolono). La rakontoj estas laŭ ili mitaj. Laŭ aliaj la rakontoj havas historian originon, kaj la herooj estas famaj popolgvidantoj. Sampo estas sorĉmuelilo laŭ la Islanda Grottemuelilo (kiu kaŭzas la salecon de maro) aŭ kolonforma idolo kiel tiu de Laponoj, progresiganta kreskadon kaj fekundiĝon. La opinioj diferencas ankaŭ pri tio, ĉu la rakontoj pri la elfaro de Sampo kaj pri ĝia forrabo origine apartenis al la sama rakonto.

Kaj jen fine specimeno en Esperanta versformo (el "Esperanta Finnlando" 1920). En la traduko la versmezuro estas, same en deklamo kiel en kantado, trokea. Jen la komenco de Kalevala:

Menso mia estas ema,
Cerbo mia certe pensas,
Nun komenci la kantadon,
Rekomenci recitadon,
Gentajn runojn deklamadi
Elektitajn vortojn diri.
Svarmas sonoj en buŝ' mia,
Frazoj vigle elfaladas,
Venas sur la langon mian,
Al la dentoj amasiĝas.
Frato, kara kamarado,
Mia bela kunkreskinto,
Nun komencu kun mi kanti
Kune rekte recitadi,
Reciproke renkontinte,
El direktoj du veninte.

Kiel estas videble en la traduko, preskaŭ ĉiu frazo estas ripetita per aliaj vortoj. Por kantado de Kalevala-teksto ekzistas kvar mallongaj melodioj, kiujn ni donas ĉi-sube.

Kalevala-melodioj