Enkomputiligis Don HARLOW |
-- Sklav', obeu min! -- Jes, sinjoro, jes. -- Mli virinon volas ami. -- Amu, ho Sinjoro, amu! Amo estas zorgforges'. -- Sklav', mi ne volas ami tamen. -- Prave, ho sinjor', ne amu! La virino estas kavo, estas brulvundanta torĉo, estas akra fera glavo, kiu tranĉas tra l' virgorĝo. -- Sklav', obeu min! -- Jes, sinjoro, jes. -- Tuj alportu akvon kure, mi, lavinte manojn, pure volas oferi al diec'. -- Faru, ho sinjoro, faru! Kiu al sia di' oferas, tiu gajos en la koro, pruntedonojn aglomeras, repagotajn per favoro. -- Sklav', mi ne oferos tamen! -- Prave, ho sinjor', ne faru Ne bezonas vi imposti, vi instruos vian dion, ke li hunde kuru post vi, se li volas de vi ion. -- Sklav', obeu min! -- Jes, sinjoro, jes. -- Mi bonfaros al la lando en bezono de neces'. -- Prave, ho sinjoro, faru! kiu al la land' bonfaras, ke li prosperon ĝian gardu, ties far' eterne staras en la urno de dio Marduk. -- Sklav', mi ne bonfaros famen! -- Prave, ho sinjor', ne faru! Se vi tretas murruinojn, aŭ en la tombej' promenas, vidu tie la kraniojn, novan aŭ antikve-ŝiman, kaj vi certe ne divenas, kiu el ili apartenas homon justan, homon kriman! -- Sklav', obeu min! -- Jes, sinjoro, jes. -- Kio do nun estus bona? Fini tute la aferon, mian kolon, vian kolon rompi, droni en riveron, sklavo, tio estus bona! -- Kiu longas ja sufiĉe por atingi la ĉielon, kiu larĝas ja sufiĉe por plenigi tutan teron? -- Sklav', mi vian kapon fendos, vin transmonden antaŭsendos. -- Do postvivu min ne pli, ho sinjor', ol tagojn tri! |