Enkomputiligis Don HARLOW |
Jen, al viaj cindroj larmojn mi oferas, Heliodora, Mian havon ununuran post via drono en Hades'. Larmojn amaregajn verŝas al via tombo, mi, dolora, Signon de fidela amo kaj de dolĉa amo-kares'. Ve, mi, Meleagros, p1endas pri via morto, kara, kara, Sed Hades' ja ne indulgas, vana jam estas min plor'. Kie jam la dezirinda burĝoneto? La mort' barbara Rompis ĝin. En polvon falis, eĉ ne ekflorinte, la flor'. Vin mi, Tero ĉionutra, petas, sur la genuojn fala: Ŝin, ploratan, ho Patrino, lulu milde sur via kor'. |